Preĝejo de Greensted

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La preĝejo de la sud-okcidento.

Preĝejo de Greensted estas la plej malnova ligna preĝejo en la mondo, en la malgranda vilaĝo de Greensted-Juxta-Ongar, proksime de Chipping Ongar en Essex, Anglio kaj probable la plej malnova ligna konstruaĵo en Eŭropo ankoraŭ staranta, kvankam nur parte, ĉar kelkaj sekcioj de ties originala ligna strukturo post-restis. La elkverkaj muroj estas ofte klasifikitaj kiel restaĵoj de palisara preĝejo aŭ ia frua staba preĝejo, datita al meza 9a aŭ meza 11a jarcento. La preĝejo situas proksimume mejlon okcidente de urbocentro de Chipping Ongar. Ties plena titolo estas La Preĝejo de St Andreo, Greensted-Juxta-Ongar (angle-originale The Church of St Andrew, Greensted-juxta-Ongar). Ĝi estas tamen konata simple kiel Preĝejo de Greensted (Greensted Church). Greensted estas ankoraŭ funkcianta preĝejo kaj ofertas diservojn ĉiusemajne. La volumeno de turismaj vizitoj estas neforta, sed konstanta. La preĝejo estis prezentita sur brita poŝtmarko eldonita en 1972.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vitralo-fenestro prezentanta Sanktan Edmundon, videbla ene de la preĝejo.

Preĝejo de Greensted ekzistas jam dum preskaŭ 1.200 jaroj. Arkeologiaj indicoj montras, ke antaŭ la ekzistanta permanenta strukturo, eble estis alia preĝejo aŭ sankta loko, sur la ejo por longtempe, eble datita je ĉirkaŭ la 4a jarcento. Konstruado de la unua permanenta preĝejo sur tiu ejo supozeble komenciĝis baldaŭ post Sankta Cedd komencis konvertigon de homoj de la Orienta Saksio ĉirkaŭ 654. La arkeologiaj restaĵoj de du simplaj lignaj konstruaĵoj estis malkovritaj sub la nuna antaŭaltara planko kaj tiuj estis supozeble konstruitaj en la malfrua sesa aŭ frua sepa jarcento. La dediĉo de la preĝejo al Sankta Andreo sugestas keltan fundon por la originala sanktejo. La korpo de la Reĝo Edmundo la Martiro de Orienta Anglio (kiu estis murdita en 870, eble ĉe Hoxne) laŭdire ripozis tie en 1013, sur lia vojo al re-entombigo ĉe Bury St Edmunds.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La norda muro kaj parto de la okcidenta muro de la navo; la muroj estis pretigitaj el starantaj sekcioj de po tri trunkoj metitaj unu apud la alian. Tie estas eta fenestro, tranĉita kiel noĉo en unu de la tri trunkoj de la norda muro.

La preĝejo, kiel multaj aliaj, havis laboron farita sur ĝi dum jarcentoj.

Anglo-Saksaj kaj normanaj elementoj[redakti | redakti fonton]

La navo konsistas el grandaj disigitaj kverkaj arbotrunkoj, kio estis tradicia anglosaksa formo de konstruaĵo. La navo estas plejparte originala kaj dendrokronologia esplorado en la 1960 datis ĝin al 845. En 1995, tamen, tiu dato estis reviziita al 1053 + 10-55 jaroj (iam inter 1063 kaj 1108). Ĉi tiu spektro de datoj estas bazitaj je la dendrokronologia dato de la plej juna konstrua ligno (1053), plie la norma aĝo de 10-55 jaroj por alburnaj ringoj, kiuj supozeble foriĝis.

Interesa detalo de la navo estas la t.n. "Lepra fendo" norde. Tiu malgranda aperturo tra la kverka muro estis iam pensita al loko, kie lepruloj kiuj, ne estis enlasitaj la preĝejon kun la ĝenerala loĝantaro, estis permesitaj ricevi benon de la pastro . Ties pozicio apud la originala pordejo kondukis la esploristojn al konkludo, ke ĝi estis fenestro uzata por vidi kiu estis aliranta la preĝejon.

En la antaŭaltaro, la silikaj bazoj de la muro kaj la kolona „akvobaseno” ene de la sanktejo estas ĉio, kio restis el ajna normanda laboro.

16-a jc.[redakti | redakti fonton]

La originala antaŭaltaro estis eta kaj konstruita el ligno, sed la nuna brik-konstruita antaŭaltaro datas el tiu konstrua periodo.

De la 17-a ĝis la 19-a jc.[redakti | redakti fonton]

La distinga blanka ligno-tabulita turo estis aldonita en la Stuarta periodo (17-a jarcento), kaj estas tio, kio komence altiras la okulon. Unu el la sonoriloj estas surskribita kiel 'William Land min 1618 ", do multaj konsideras, ke la turo eble fakte estis konstruita pli frue. Tio ne estus tro surpriza ĉar ekzistas kelkaj mezepokaj lignaj turoj en la distrikto. Ĉirkaŭ tiu tempo la tri lukarnaj fenestroj estis aldonitaj al la navo unue kaj la suda verando estis alkonstruita. Fragmento de la 15a jarcenta vitro videblas en la centro de la kvarfolia fenestro ĉe la okcidenta fino, sed estis metita tie dum la viktoria restaŭrigo. La plej frua mura monumento estas dediĉita al Jone Wood, 1585.

Viktoria restaŭrigo[redakti | redakti fonton]

Rekonstrua laboro de la Viktorianoj en la 19a jarcento aldonis kelkajn detalajn brik-laboraĵojn al la konstruaĵo, plej verŝajne iujn de la brodornamaĵoj al la ekstera. Specife oni anstataŭis la 3 laturnajn fenestrojn per 6 kaj ankaŭ la salono estis rekonstruita, kune kun aliaj malgrandaj aĝigoj kaj ŝtona murkovrado.

Famaj okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1013, kroniko registris, ke korpo de Sankta Edmundo estis por unu nokto deponita ĉe Preĝejo de Greensted. Tie estas multaj omaĝoj al Sankta Edmundo en la preĝejo mem.

Ankaŭ, proksime al la halo, granda kovroŝtono markas la ripozejon de nekonata frua krucmilitisto, kiu laŭdire alvenis, grave vundita en la preĝejon kaj mortis tie.

Al iuj de la martiroj de Tolpuddle estis koncedita bienposedaĵo en la areo, post kiam ili revenis el la pun-transporto kaj registro de geedzeco de unu el ili, James Brine, kio videblas en la tiea registra libro. Brine poste translokiĝis al Londono, Ontario, Kanado. Li mortis en 1902 kaj estas entombigita en Sankt Marys (Ontario).

Tombejo[redakti | redakti fonton]

La tombejo enhavas la militajn tombojn de tri soldatoj de la Unua Mondmilito kaj Royal Air Force de la Dua Mondmilito.