Preĝejo Patrono de Hungaroj (Monto Gellért)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Patrono de Hungaroj
Preĝejo Patrono de Hungaroj sur Monto Gellért
Preĝejo Patrono de Hungaroj sur Monto Gellért
cave church • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Újbuda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Kálmán Lux
Konstruado 1931
Specifo
Konstrumaterialo elkavita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Patrono de Hungaroj estas unika religia kavo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, ĉe piedo de Monto Gellért. Ĝi estas vaste konata, kiel roka kapelo, kie la temperaturo estas konstante 21 °C. Apud la preĝejo ankaŭ novromanika abatejo por paŭlanoj konstruiĝis en 1934.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo ne konstruiĝis, sed per eksplodoj oni faris preta la lokon. En 1936 oni metis krucon super la rokon. Ekde 1939 polaj rifuĝintoj ofte vizitis la preĝejon. En 1951 la ŝtato malpermesis funkciadon de la ordeno, baldaŭe betona muro malebligis la eniradon. La Tutlanda Baleta Instituto ricevis lokon en la abatejo. En 1989 la ordeno rericevis la lokon, tamen la preĝejo denove funkcias nur ekde 1992. Ankaŭ tiam okazis la rekonsekro. En 2001 oni remetis la krucon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaltaro pretiĝis el ceramikaĵo. Sur la rokon oni ne faris freskojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
La Ĉefenirejo