Precipitaĵo

El Vikipedio
(Alidirektita el Precipitado (meteorologio))
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la meteorologia nocio precipitado. Por aliaj signifoj vidu la paĝon precipitado (nociklarigo).
Pluvo estas precipitaĵo

La nocio precipitaĵo signifas en la meteorologio akvon, kiu subenfalas en likvasolida formo el la atmosfero al la grundo.

Ĝi estiĝas tra kondensado de la aera humideco. La grando de la kondensitaj korpuskloj devas trapaŝi iun certan valoron por ke estiĝu precipitaĵo sur la tera surfaco. Kun la precipitaĵo fermiĝas la atmosfera akvocirkulado. La ofteco kaj averaĝa kvanto de la precipitaĵo estas karakteriza por la geografia areo. La precipitaĵo estas faktoro de la loka klimato. Tiu ĉe tre grava por la agrikulturo, ĉar la konvena precipitaĵa kvanto certigas sukcesan rikolton kaj determinas la kultiveblajn plantovariojn.

Enhavo

Formoj de la precipitaĵo [redakti]

Oni povas dividi la precipitaĵojn jene:

Laŭ estiĝo de precipitaĵo ekzistas ankoraŭ la grupigal cikklona, konvektiva, orografa.

Mezurado de precipitaĵo [redakti]

La mezurado de la precipitaĵo okazas per diversaj mezuriloj. La plimulto de la precipitaĵomezuriloj kolektas la precipitaĵo en mezurujon. La mezurunuo estas mm. Unu mm egalas al akvoalto de 1 mm, kiu estiĝus, se ne forfluus akvo. Alternativa metodo estas la akvokvanto en l/m² (ebena surfaco). 1 mm egala ĉifoje al 1 litro/kvadrata metro.

Per uzo de la precipitaĵa radaro povas mezuri la surfacokovrantan akvon.

Krom la pura precipitaĵa kvanto estas karakteriza la precipitaĵa intenseco kaj precipitaĵa daŭro.

Nenatura precipitaĵo [redakti]

Oni povas produkti precipitaĵon eĉ nenature inter certaj meteriologiaj cirkonstancoj. Tiukaze oni injektas grandan kvanton de kondensiga grajno (arĝenta jodido) en la tromalvarmajn nubojn.

En la iama Sovetunio kaj nun en Rusio oni certigis per similaj metodoj, ke en la gravaj festaj tagoj ĉiam brilu la suno (kiel la 9-an de majo en 2005).

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    germane Globaler Niederschlag