Privas Tchikpe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Privas Tchikpe. Fotis Mireille Grosjean

Privas Tchikpe naskiĝis en 1963. Li estas esperantisto el Benino. Li studis kaj diplomiĝis en la universitato de Abomey-Calavi juron, merkatikon kaj komunikadon.

Li esperantistiĝis en 1981 kiel la unua persono en Benino. Kun kelkaj amikoj liaj, al kiuj li instruis Esperanton, li fondis en la jaro 1983 la landan asocion "Benina Esperanto Asocio" agnoskita de la Ministerio pri Internaj Aferoj.

En la jaro 1987 li partoprenis kun 12 aliaj afrikanoj en la jubiliea Universala Kongreso en Varsovio, Pollando.

Li daŭre instruis Esperanton en Lokossa, Aplahoué kaj Kotonuo.

Li parolas la aĝaan kaj la fonuan lingvojn, plie la francan, esperanton kaj la anglan.

En 1991 li organizis kiel prezidanto de LKK sukcesan duan Afrikan Kongreson en Kotonuo kun partopreno de dekoj da eksterafrikaj esperantistoj.

En la jaro 2009 li fondis kun Mireille Grosjean el Svislando asocion, kiu nomiĝas "Scio Sen Bariloj" (SSB), neregistara organizo kiu laboras por ebligi aliron al lertigado. Kerna agado de "Scio Sen Bariloj" estas disvastigo de Esperanto.

Li estas ano de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE)

Privas Tchikpe estas oficisto en la ministerio pri laboro en Kotonuo.

Privas Tchikpe estas prezidanto de Kongresa Organiza Komitato (KOKo) respondeca pri la okazigo de la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), kiu okazis ekde la 29a de decembro 2013 dum 7 tagoj en Kotonuo.