Uzanto-Diskuto:Sophie Graubert

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Sophie Graubert!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 18:54, 1 Dec. 2012 (UTC)

Reviziantaj rajtoj[redakti fonton]

Kara, konsciante, kiu vi estas mi koncedis al vi la administrajn rajtojn kiel revizianto, tiel ke viaj kontribuoj povas esti konservitaj kaj videblaj aŭtomate, respektive vi nun povas hoki reviziitajn paĝojn, kiujn vi kontrolis. Bone uzu tiun rajton. Krome mi emas instigi vin, ke vi kreu vian vikipediistan paĝon, kie vi mallonge vin prezentos (ĉu nur sub via artista nomo Sophie, ĉu sub vera nomo, tion mi lasos al vi.) Amike DidiWeidmann (diskuto) 16:38, 25 Dec. 2013 (UTC)

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis[redakti fonton]

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 20:56, 28 Dec. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:01, 30 Dec. 2013 (UTC)

Ĉu ne estas alilingva korespondanto por tiu artikolo? Mi traserĉis la bone faritajn artikolojn rilate al lingvoj de Benino en la angla kaj en la franca kaj trovis neniom pri tio. De kie vi prenis la informon?--kani (diskuto) 12:29, 29 Mar. 2015 (UTC)

Saluton. Oni petis forigon de tiu artikolo, pro manko de enciklopedia enhavo. Mi prenis la enhavon kaj metis ĝin en plej gravan artikolon ILEI, kaj konvertis la titolon ILEI sepdekjara en alidirektilo por ILEI.--kani (diskuto) 13:31, 1 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

We sent you an e-mail[redakti fonton]

Hello Sophie Graubert,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi klopodis ligi viajn lastajn artikolojn al alilingvaj versioj, ĉar tion vi ne faris. Senprobleme, ĝis mi alvenis al Motivadletero. La problemo estas ke jam ekzistis malnova artikolo Kandidata letero, ligita ekzemple al anglalingva en:Cover letter kun sinonimoj motivation letter, motivational letter kaj letter of motivation, sendube via celo. Estas neceso ligi artikolojn al alilingvaj versioj. Nur esperantaĵoj povas esti apartaj artikoloj neligitaj al aliaj lingvoj. Tiel la solvo estus kunigi la enhavon de ambaŭ artikoloj kaj nuligi tiun vian konvertanta ĝin en alidirektilo al la malnova, kiu jam estas ligita al aliaj lingvoj. Estas aliaj solvoj, sed pli laborigaj. Pri la titolo, mi opinias, ke Kandidatiga letero estus pli taŭga ol Kandidata letero; por konservi kiel ĉefa titolo Motivadletero aŭ Motivletero necesas plia laboro ĉar ambaŭ titoloj jam estas registritaj. Sed ankaŭ tio eblas. Ĉiuokaze ĉiuj tiuj titoloj estos konservitaj kiel alidirektiloj. Amike kaj je via dispono.--kani (diskuto) 14:22, 15 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Deklaro de Arusha[redakti fonton]

Saluton Sophie! Mi dankas vin pro via redakto de artikolo Deklaro de Arusha. Mi tamen ne tute konsentas kun la frazo "Tiu parolado difinas la konturojn de la kreotaj vilaĝoj nomitaj Ujamaa (vilaĝo en la suahila lingvo)". Nu, por mi, Ujamaa ne estas tiom materia afero kiom koncepto. Mi deziras scii ĉu vi havas referencon pri tiuj kreotaj vilaĝoj kun la nomo Ujamaa? Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 06:58, 21 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi klopodas ligi artikolojn al alilingvaj versioj, sed mi ne scias kion fari por Lozrokejo. Ĉu vi konas artikolon en la franca aŭ en alia lingvo, kiu ne jam estas ligita al esperantlingva versio?--kani (diskuto) 09:45, 30 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Pierrier estas kanono, sed tie oni indikas Éboulis, ligita al Geröllhalde. Do, tio estas en ordo. Farite, Lozrokejo jam estas ligita. Dankon.--kani (diskuto) 18:37, 20 sep. 2021 (UTC)

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:47, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton! Mi ne bone komprenas, kion signifas via mesaĝo. Ĉu mi devas subteni, ke ni atentu pli forte artikolojn pri tiuj temoj, aŭ ĉu tio devigas min verki pri tiuj temoj.... Bv pli detale klarigi. Kunlaboreme Mirejo Sophie Graubert (diskuto) 07:26, 17 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Sophie Graubert, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Kara Kubof
Mi estas verkanta libron, kies titolo estas "Paŝoj al plena feliĉo. Konsiloj al vojaĝantoj kaj rakontoj al legemuloj." Tamen mankas tempo por verki ĝin. Jam la enhavtabelo enhavas du plenajn paĝojn.
Kiel vojaĝi sen ion forgesi, sen ion perdi, sen ke iu ŝtelu ion al vi. Jen la defio.
Kie mi trovu 50horajn tagojn?
Amike
Mirejo Sophie Graubert (diskuto) 14:34, 11 jul. 2022 (UTC)[Respondi]