Proverbaro Esperanta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proverbaro Esperanta
Proverbaro Esperanta
Proverbaro Esperanta
Aŭtoro Ludoviko Lazaro Zamenhof
Eldonjaro 1910
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
vdr

La Proverbaro Esperanta estas la unua kolekto de proverboj en Esperanto. Ĝin aranĝis L. L. Zamenhof laŭ verko de sia patro Marko Zamenhof (Frazeologio rusa-pola-franca-germana)[1]. Ĝi enhavas 2630 proverbojn.

Konsisto

La Proverbaro konsistas el 2 630 proverboj, ordigitaj laŭ baza termino: pri abeloj, pri abismo kaj tiel plu. Ŝablono:Proverboj

Eldonoj

La unua eldono aperis en 1910. Ekzistas ankaŭ eldonoj el 1925, 1961 (Stafeto), 1974 (Stafeto) kaj 1990 (eldonita en Ĉinio).

Kovrilpaĝo de la Proverbaro Esperanta; eldonejo Esperantista Centra Librejo, 1925.
Kovrilpaĝo de la Proverbaro Esperanta; eldonejo Stafeto, 1961.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Teksto de Proverbaro Esperanta (en Esperanto):

Aliaj ligiloj: