Provinco Gazni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Gazni
غزنى

provinco de Afganio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Gazni
Areo 22 915 km²
Loĝantaro 1 092 000 (stato de 2007/2008)
ISO-kodo AF-GHA
vdr

Gazni (ankaŭ latinliterigita Ghazni respektive Gaznī, paŝtoe/perse غزنى) estas unu el la 34 provincoj de Afganio. Ĝi situas en la oriento de la lando en la proksimeco de Pakistano kaj havas 1 092.000 loĝantojn.[1] La provinca ĉefurbo estas Gazni. La provinco estas grava stacio inter la urboj Städten Kabulo kaj Kandaharo.

Historio

Gazni estis la centro de la Gaznavida Imperio, kiu regis pri granda teritorio inkluzive de la regiono Ĥorasano kaj norda Barato. Ĝi la ekrego de la Talibanoj en Afganio, en la provinco vivis iuj sikanoj kaj hindoj. Ili fuĝis eksterlanden, kiam la talibanoj ekregis, kaj revenis nur post ties forpelo el la registara potenco.

Kiel multaj sudaj provincoj de Afganio, Gazni laŭ la stato de la jaro 2010 daŭre ne estas sekura teritorio, ĉar la talibanoj denove regas multajn malurbajn areojn. Tamen la situacio ne tiom drastas iom en la provincoj Helmand kaj Kandahar.

Distriktoj

La provinco Gazni disdividiĝas laŭ la sekvaj distriktoj:

  • Ab Band
  • Aĝrestan
  • Andar
  • Bahram-e Ŝahid
  • Deh Jak
  • Gelan
  • Gazni
  • Giro
  • Ĝagatu
  • Ĝaguri
  • Karabag
  • Malestan
  • Mukur
  • Nava
  • Navur
  • Zana Ĥan

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4