Provinco Kafr aŝ-Ŝejĥ
provinco Kafr aŝ-Ŝejĥ محافظة كفر الشيخ
| |
---|---|
gubernio de Egiptio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Kafr aŝ-Ŝejĥ |
Areo | 3 437 km² |
Loĝantaro | 2 629 491 (stato: censo de 2006) |
ISO-kodo | EG-KFS |
provinca flago
| |
mapo
| |
Kafr aŝ-Ŝejĥ, foje ankaŭ latinliterigata Kafr El respektive Al Ŝejĥ (arabe محافظة كفر الشيخ, latinliterigo Muḥāfaẓat Kafr aš-Šayḫ respektive Muhafazat Kafr aŝ-Ŝejĥ) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 2 629 491 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Kafr aŝ-Ŝejĥ.
La provinco limas norde je la Mediteranea Maro, oriente je la provinco Dakahlija, sude je la provinco Garbija kaj okcidente je la provinco Buhajra.
|