Provinco Luksoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
provinco Luksoro
‏امحافظة لأصق

gubernio de Egiptio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Luksoro
Areo 55 km²
Loĝantaro 451 318
ISO-kodo EG
provinca flago
provinca flago
vdr

La provinco Luksoro, ankaŭ literumata Al-Uqsur (arabe امحافظة لأصق) ekde la 7-a de decembro 2009 estas memstara provinco (respektive gubernio) de Egiptio, post kiam ĝi jam ekde la jaro 2006 havis la statuson de "turisma provinco".[1] La teritorio kovras nur 55 kvadratajn kilometrojn kaj laŭ la stato de 2010 havis 451 318 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Luksoro. En kaj ĉirkaŭ tiu urbo situas pluraj el la plej gravaj arkeologiaj lokoj de Egiptio, inter alie la temploj de Karnak. La areo antaŭe apartenis al la provinco Kina.

Situo

La provinca teritorio etendiĝas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Nilo de la urbo Kamula (Qamūlā) norde ĝis Deir el-Ŝelvit sude, kaj ĉe la orienta bordo de la rivero El Madamud (al-Madāmūd) norde ĝis At-Tod (at-Tōd) sude. La urbo Armant, kiu situas vidalvide de At-Tod ĉe la okcidenta nila bordo, jam apartenas al la provinco Kina.

Laŭ la stato de la jaro 2011 estas registaraj diskutoj ĉu integrigi la du urbojn Esna kaj Armant el la provinco Kina en la provincon Luksoro.

Notoj

  1. "Luksoro estas anoncata esti la 29-a provinco de Egiptio", artikolo anglalingva en la retejo de la gazeto Daily News Egypt de la 7-a de decembro 2009

Eksteraj ligiloj