Purpurflugila grundokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpurflugila grundokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Claravis
Specio: P. geoffroyi
Paraclaravis geoffroyi
(Temminck, 1811)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Purpurflugila grundokolombo (Claravis godefrida, nuntempe Paraclaravis geoffroyi) estas tre endanĝerita specio de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Ĝi vivas en la Nova Mondo, sed nur en eta teritorio de Sudameriko, inkludante plej sudan Brazilon, plej sudorientan Paragvajon kaj apudajn regionojn de Argentino. Iam estis pli abunda eĉ ĝis nordorienta Brazilo laŭ la informoj kaj specimenoj. Lastatempe la vidaĵoj estis raregaj kaj preskaŭ ĉiuj individuaj kaj en grupoj ĉiam de malpli ol kvin.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Purpurflugila grundokolombo estas eta kolombo 21 cm longa mezaveraĝe, sed inter 19 kaj 23, kun pezo de 65-72 g. Plenkreskuloj masklaj havas blugrizajn suprajn partojn kaj pli palajn grizajn subajn partojn, iĝante blankeca en vizaĝo kaj ventro. La flugilplumoj estas nigrecaj, la vosto estas blanka kun grizaj centroplumoj kaj la flugiloj estas markitaj per malhelpurpuraj punktoj (de kie venas la nomo) borditaj je blanko. La beko estas nigreca kaj la kruroj estas malhelruĝaj. La ino estas bruna kun pli helaj ventro kaj gorĝo; la flugilstrioj estas malpli purpuraj kaj la kruroj malhelbrunaj.

La plej simila specio ene de la genro estas la Blua grundokolombo (Claravis pretiosa), kies masklo estas pli blua kaj havas pli nigrajn flugilstriojn kaj kies ino estas pli ruĝeca, ĉefe ĉe la kontrasta pugo.

La voĉo estas plorema “uU”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]