Pusztavám

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pusztavám (pustavAm) estas vilaĝo kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Mór. La loknomo signifas: pusto-doganejo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pusztavám situas sur malebenaĵo laŭ flankovojoj, Mór troviĝas 8, Tatabánya 25 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1909 la loko nomiĝis Ondód. En 1437 reĝa doganejo ekfunkciis. En 1543 la turkoj okupis la tutan regionon kaj faris la doganejon senhoma, pusto. Baldaŭe germanoj refondis la vilaĝon. En 1760 katolika, en 1785 luterana preĝejoj konstruiĝis. Post 1945 la komunumo ricevis industriajn uzinojn. Ekde 1995 germana aŭtonomio funkcias en Pusztavám.