Quintana de la Serena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quintana de la Serena
municipo en Hispanio
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko La Serena
Poŝtkodo 06450
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro José Ángel Benítez Nogales
Demografio
Loĝantaro 4 469  (2023) [+]
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 45′ N, 5° 40′ U (mapo)38.741666666667-5.6722222222222Koordinatoj: 38° 45′ N, 5° 40′ U (mapo) [+]
Alto 495 m [+]
Areo 115,3 km² (11 530 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Quintana de la Serena (Ekstremaduro)
Quintana de la Serena (Ekstremaduro)
DEC
Quintana de la Serena
Quintana de la Serena
situo en Ekstremaduro
Quintana de la Serena (Hispanio)
Quintana de la Serena (Hispanio)
DEC
Quintana de la Serena
Quintana de la Serena
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quintana de la Serena [+]
vdr

Quintana de la Serena [kintAna] estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj - kiel la nomo sugestas - al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 4 469 loĝantoj sur areo de 115,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 39 loĝantoj/km².

La loĝantoj nomiĝas quintanejos [kintanEĥos].

Situo[redakti | redakti fonton]

Quintana estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 495 m; je 140 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 115,3 km². Ĝi situas en la centro de la distrikto de La Serena, sudokcidente de la provinco de Badajoz. Ĝi kuŝas sur batolito el Granito kaj la ununuraj montetoj estas la montoĉenoj de Agalla kaj Arrozao, sierra de los Vuelos kaj sierra del Recorvo con 650 m de alto. La klimato estas de mediteranea subtropika tipo kun mildaj temperaturoj. La tipa pejzaĝo de malferma arbero de anzinoj konstituas unu de la ĉefaj manĝejoj de la gruoj kiuj komune vintrumas en La Serena.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas prahomaj pentraĵoj de San José, kronologie de la kalkolitiko, kun skizaj homaj figuroj pentritaj de ruĝecaj strekoj.

La romanigo de Hispanio lasis restaĵojn ĉe la rivero Ortigas kie setlis disa loĝantaro. Oni trovis skribaĵojn, restaĵojn de la romia ŝoseo kaj restaĵojn de fortikaĵo en la arkeologia kuŝejo de Hijovejo [iĥobEĥo]. En la tempo de pleja disvastiĝo de la Romia Imperio en 116, la regiono de la municipo situis ĉe la renkontopunto de la romiaj provincoj Hispania Tarraconensis, Baetica kaj Lusitania.

De la islama okupo apenaŭ estas restaĵoj. Quintana de la Serena, estis rekonkerita en 1232 de la Ordeno de Alcántara. Ĝis 1595 estis vilaĝeto de Campanario, kaj tiam ĝi aĉetis siajn rajtojn antaŭ la reĝo Filipo la 2-a de Hispanio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La tradicia okupo agrobredista kiu karakterigis na Quintana de la Serena, estis anstataŭita aktuale de la espluatado de ties riĉaj ŝtonminejoj de granito, ĉefe de la komerca varianto konata kiel gris quintana (kintana grizo), uzata ekde antikvo, sed konvertita dum la lastaj jardekoj kaj koincide kun la mekanizado kaj aplikado de novaj teknologioj en la ĉefa spezofonto de la ekonomio de Quintana de la Serena.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Estas restoj de fortikaĵoj antaŭromiaj kiel la menciita de Hijovejo kaj preĝejoj kiel tiu de Ntra. Sra. de los Milagros, de la 15a jarcento, transformita en la 18a jarcento kaj la Ermitejo de la Martiroj de la 17a jarcento, konstruigita de la Orden de Alcántara. La antikva Casa de la Posada (gastejo) loĝigas aktuale la Muzeon de la Granito kaj la Interpretejon de Hijovejo.

Gastronomio[redakti | redakti fonton]

Elstaras la porkaĵoj el la porkoj breditaj en la kamparo de anzinoj kaj la fromaĝo el ŝafo kun protektita nomigo nome “Queso de la Serena”. Ankaŭ plado el ĉaso, kiel el kuniklo, leporo kaj perdrikoj. Por Karnavalo kaj Sankta Semajno dolĉaĵoj hejmfaritaj.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • Jueves de Compadre (kompana ĵaŭdo): oni celebras ĝin du ĵaŭdojn antaŭ la Mardo de Karnavalo, kiam oni manĝas du el la pladoj plej klasikaj de Quintana: la Rejeñía, kaj la Rosquetes.
  • La Velá: oni celebras ĝin la 15-16a de julio en honoro de Santíssim Cristo de la Misericordia .
  • Foiro de aŭgusto: oni celebras ĝin la 20-24a de aŭgusto honore de la Virgulino de los Milagros, patronino de la vilaĝo.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝanoj parolas per specifa parolmaniero sufiĉe distinga el la loĝantoj de ĉirkaŭaj vilaĝoj, laŭ vortotrezoro kaj modulado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]