Réquiem por un campesino español (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Réquiem por un campesino español
filmo
Originala titolo Réquiem por un campesino español
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1985
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Francesc Betriu
IMDb
vdr

Réquiem por un campesino español (Rekviemo por hispana kamparano) estas hispana filmo de 1985, reĝisorita de Francesc Betriu.

Temas pri kinadaptaĵo de la samnoma novelo de Ramón J. Sender, nome la plej popuara de tiu verkisto.​

La ĉefaj aktoroj estis Antonio Banderas (en unu el siaj gravaj roloj), Antonio Ferrandis, Fernando Fernán Gómez, Terele Pávez, Ana Gracia, Emilio Gutiérrez Caba kaj Conrado San Martín, inter aliaj. Menciindas ankaŭ la roloj de José Antonio Labordeta kiel stratanoncisto de la vilaĝo kaj de Pastor de Andorra kiel ĥoto-kantisto.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la unuaj tagoj de la Hispana Enlanda Milito falangistoj venkintaj en rura areo venas al vilaĝo serĉante maldekstrulojn. Ĉefa celo estas Paco [PAko] kamparana urbestro, kiu defendis la rajtojn de la kamparanoj. Li kaŝas sin, sed lia amiko, la loka pastro, malkaŝas lian rifuĝejon kaj la falangistoj ekzekutas lin. Unu jaron poste, la pastro diras meson por la animo de Paco, kaj venas nur la tri riĉaj kacikoj, kaj neniu de la flanko de Paco. La pastro remorsas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aktoroj kaj roloj[redakti | redakti fonton]

Aktoro Rolo
Antonio Ferrandis Mosén Millán, la pastro
Antonio Banderas Paco el del Molino, la kamparano
Fernando Fernán Gómez Don Valeriano
Terele Pávez Jerónima
Simón Andreu Don Cástulo
Emilio Gutiérrez Caba Falangisto
Francisco Algora Ŝuriparisto
María Luisa San José Patrino de Paco
Antonio Iranzo Patro de Paco
Eduardo Calvo Don Gumersindo
Conrado San Martín Pastro
José Antonio Labordeta Stratanoncisto