Terele Pávez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terele Pávez
Persona informo
Naskonomo María Teresa Ruiz Penella
Naskiĝo 29-an de julio 1939 (1939-07-29)
en Bilbao
Morto 11-an de aŭgusto 2017 (2017-08-11) (78-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangado vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Ramón Ruiz Alonso vd
Gefratoj Emma Penella • Elisa Montés vd
Profesio
Alia nomo Terele Pávez vd
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1953–2017 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teresa Marta Ruiz Penella, konata artetose kiel Terele Pávez​ (Bilbao, 29a de julio 1939 - Madrido, 11a de aŭgusto 2019), estis hispana aktorino. Ŝi partoprenis en diversaj filmoj kaj en 2013 ŝi ricevis la Goya-premion al la plej bona duaranga aktorino pro sia ludado en la filmo Las brujas de Zugarramurdi . Ŝi partoprenis en ok filmoj de la reĝisoro Álex de la Iglesia. Ŝi devenis de familio de artistoj, inter kiuj menciindas ŝiaj fratinoj Emma Penella kaj Elisa Montés.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Unua etapo: de Berlanga ĝis Los santos inocentes[redakti | redakti fonton]

Ŝi debutis 12-jaraĝa en filmo Novio a la vista, de Luis García Berlanga, kaj Jesús Franco reĝisoris ŝin en Tenemos 18 años (1959). Ŝiaj fratinoj Emma kaj Elisa jam estis famaj aktorinoj, kiam Terele iĝis la tria fratino kiu aktoriniĝis. La tri fratinoj aperis kune nur en unu filmo, nome La cuarta ventana (Julio Coll, 1963).

Ŝi elstaris en teatro, kun Miguel Narros kaj Adolfo Marsillach; en 1968 ŝi sukcese protagonistis en La casa de las chivas, kiun ŝi ludis ankaŭ por Televisión Española, por kiu ŝi intervenis ankaŭ en kelkaj teatraj programoj (Estudio 1, Novela). En 1978 ŝi ludis la rolon de Elicia en La Celestina protagonistigita de Irene Gutiérrez Caba.

Dum la 1960-aj kaj 1970aj jaroj, ŝi ludis ĉefe duarangajn rolojn kiel tiun de Mauricia en Fortunata y Jacinta, filmo produktorita de sia bofrato Emiliano Piedra kaj protagonistigita de sia fratino Emma Penella, kaj ŝi partoprenis en la televidaj serioj Juan y Manuela, Cañas y barro kaj La barraca. Ŝi aperis ankaŭ en kinaj filmoj kiel Tatuaje (1976), de Bigas Luna, kaj Carne apaleada (1978), de Javier Aguirre, kun Esperanza Roy.

En 1983 Mario Camus havigis al ŝi la rolon de Régula en la filmo bazita sur samnoma romano de Miguel Delibes nome Los santos inocentes, kiu ege famigis ŝin. Tuj poste ŝi ludis la rolon de la lasta virino ekzekutita en Hispanio per garoto en El caso de las envenenadas de Valencia, ĉapitro de la televida serio La huella del crimen, reĝisorita de Pedro Olea, kiu plifortigas sian draman kapablon.

Ĝis 1989 ŝi aperis en kelkaj filmoj, kiel Réquiem por un campesino español, en kiu ŝi koincidas kun Antonio Banderas, la sukcesa biletvende El Lute II: mañana seré libre, de Vicente Aranda, kaj speciale en Laura, del cielo llega la noche, de Gonzalo Herralde, kaj Diario de invierno, de Francisco Regueiro.

Dua etapo: de El día de la bestia ĝis Cuéntame cómo pasó[redakti | redakti fonton]

En 1995 Álex de la Iglesia rekuperis Terele por El día de la bestia. En kelkaj el siaj filmoj De la Iglesia sukcesis utiligi ankaŭ ŝiajn nekonatajn komediajn kapablojn.

Gerardo Vera alvokis ŝin sekvajare kiel protagonisto de kina versio de La Celestina. En 2000 ŝi ege sukcesis per ludado en la amuza nigrakomedia filmo La comunidad (Álex de la Iglesia), en kiu ŝi arde persekutas tra la tegmentoj de Madrido Carmen Maura kiu estis kaptinta la monon de mortinta najbaro. Ŝi estis nomumita por la premioj Goya, sed akiris ĝin Julia Gutiérrez Caba.

Du jarojn poste ŝi aliĝis al la aktoraro de la televida serio Cuéntame cómo pasó, kie ludas la rolon de vilaĝanino, patrino de la protagonisto, Antonio Alcántara. Poste, ŝi ludis rolojn pli proksimajn al komedio kaj en kino (800 balas) kaj en televido. Ŝi ricevis omaĝojn en diversaj kinfestivaloj.

Lastaj laboroj kaj premio Goya[redakti | redakti fonton]

En 2009 ŝi revenis al teatro per komedio pri aktualaĵoj, nome La duquesa al hoyo... y la viuda al bollo, inspirita en la lastaj tagoj de la konata kiel Duquesa Roja (ruĝa dukino). Sekvajare ŝi estis protagonisto de la komedio ¡¡¡Mamááááá!!!, kun Carles Castillo reĝisorita de la teatra grupo La Recua Teatro.

Dume ŝi ludis malgrandan rolon en la filmo Balada triste de trompeta, kiel kvara kunlaboraĵo kun Álex de la Iglesia. Spite sian mallongan plenumon, la Kinakademio prie nomumis ŝin por la kvara fojo al Goya-premio.

En 2013 la veterana aktorino ludis gravan rolon kiel sorĉistino en la filmo de Álex de la Iglesia nome Las brujas de Zugarramurdi, kun Carmen Maura, Hugo Silva, Mario Casas, inter aliaj pro kiu ŝi finfine ricevis la Goya-premion kaj eĉ la Premion Feroz al la plej bona duaranga aktorino en februaro 2014.

Kelkaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • ¡Ay, mi madre! (Frank Ariza, 2019)
  • Caribe Mix (Miguel García de la Calera, 2017)
  • Incierta gloria (Agustí Villaronga, 2017)
  • El bar (Álex de la Iglesia, 2017)
  • La puerta abierta (Marina Seresesky, 2016)
  • No es cosa de risa (Diego Fortea kaj Jonathan Belles, 2016)
  • Las aventuras de Moriana (David Perea, 2015)
  • Mi gran noche (Álex de la Iglesia, 2015)
  • Las brujas de Zugarramurdi (Álex de la Iglesia, 2013)
  • La apuesta de Pascal (David Galán Galindo, 2012)
  • Balada triste de trompeta (Álex de la Iglesia, 2010)
  • Los Totenwackers (Ibón Cormenzana, 2007)
  • Café solo o con ellas (Álvaro Díaz Lorenzo, 2007)
  • Mala uva (Javier Domingo, 2003)
  • Nudos (Lluís María Güell, 2003)
  • 800 balas (Álex de la Iglesia, 2002)
  • La comunidad (Álex de la Iglesia, 2000)
  • 99.9 (Agustí Villaronga, 1997)
  • La Celestina (Gerardo Vera, 1996)
  • El día de la bestia (Álex de la Iglesia, 1995)
  • El aire de un crimen (Antonio Isasi-Isasmendi, 1989)
  • Diario de invierno (Francisco Regueiro, 1988)
  • El Lute II: mañana seré libre (Vicente Aranda, 1988)
  • Laura, del cielo llega la noche (Gonzalo Herralde, 1987)
  • El hermano bastardo de Dios (Benito Rabal, 1986)
  • Réquiem por un campesino español (Francesc Betriu, 1985)
  • Los santos inocentes (Mario Camus, 1984)
  • Carne apaleada (Javier Aguirre, 1978)
  • Mala racha (José Luis Cuerda, 1977)
  • Tatuaje (Bigas Luna, 1976)
  • La espada negra (Francisco Rovira Beleta, 1976)
  • La revolución matrimonial (José Antonio Nieves Conde, 1974)
  • Fortunata y Jacinta (Angelino Fons, 1970)
  • No somos de piedra (Manuel Summers, 1968)
  • La cuarta ventana (Julio Coll, 1963)
  • Las dos y media y... veneno (Mariano Ozores, 1959)
  • Tenemos 18 años (Jesús Franco, 1959)
  • Novio a la vista (Luis García Berlanga, 1953)

Kelkaj teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • El cojo de Inishmaan, de Martin McDonagh; Gerardo Vera, kun Marisa Paredes kaj Irene Escolar (2013-2014)
  • ¡¡¡Mamááááá!!! (Pep Antón Gómez kaj Jordi Sánchez, María Elena Diardes, 2010-2011)
  • La duquesa al hoyo... y la viuda al bollo (Íñigo Ramírez de Haro, José Luis Sáiz, 2009)
  • Madre Caballo (Antonio Onetti, 1998)
  • Fedra (Festival de Teatro Clásico de Mérida, 1982)
  • Ácido sulfúrico (Alfonso Vallejo, 1981)
  • Lisístrata (Manuel Martínez Mediero, 1980)
  • Isabelita la miracielos (Ricardo López Aranda, 1978)
  • La Celestina (José Tamayo Rivas -adaptaĵo de Camilo José Cela-, 1978)
  • Nueve brindis por un rey (Jaime Salom, 1974)
  • Mirandolina. La posadera (Goldoni, Juan Guerrero Zamora, 1972)
  • Tú y yo somos tres (Enrique Jardiel Poncela, 1972)
  • La feria de Cuernicabra (Alfredo Mañas, 1971)
  • La casa de las chivas (Jaime Salom, 1968-1971)
  • Águila de blasón (Valle-Inclán, 1966)
  • ¿Quién quiere una copla del Arcipreste de Hita? (José Martín Recuerda, 1965)
  • Diálogos de la herejía (Agustín Gómez Arcos, 1964)
  • Carmelo (Juan José Alonso Millán, 1964)
  • El huevo (Félicien Marceau, 1963)

Televido[redakti | redakti fonton]

  • Buscando el norte (Nacho G. Velilla), Antena 3, (2016)
  • Operación Bélmez: La respuesta definitiva, Cuarto Milenio (Cuatro, 2014)
  • Plutón B.R.B. Nero (Álex de la Iglesia, 2008)
  • MIR (Antonio Santos Mercero, 2008)
  • Manolo & Benito Corporeision (Juan Luis Iborra, 2006-2007)
  • Películas para no dormir: La habitación del niño (Álex de la Iglesia, 2005)
  • Historia de Estrella (Manuel Estudillo, 2003)
  • Cuéntame cómo pasó (Tito Fernández, 2002-2003, 2004, 2005 kaj 2011)
  • El Quijote de Miguel de Cervantes (Manuel Gutiérrez Aragón, 1991)
  • La huella del crimen 1: El caso de las envenenadas de Valencia (Pedro Olea, 1985)
  • La barraca (León Klimovsky, 1979)
  • Cañas y barro (Rafael Romero Marchent, 1978)
  • Noche de teatro: La casa de las chivas (1978)
  • Curro Jiménez - Capítulo 9: El destino de Antonio Navajo (Mario Camus, 1977)
  • Juan y Manuela (Ana Diosdado, 1974)
  • La bella Dorotea (Juan Guerrero Zamora), 1967)
  • Las troyanas (Miguel Narros, 1966)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Terele Pávez en la hispana Vikipedio.