El día de la bestia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El día de la bestia
filmo
Originala titolo El día de la bestia
Originala lingvo hispana lingvo • itala lingvo
Kina aperdato 1995
Ĝenro hororkomedio, horora filmo, kristnaska filmo
Kameraado Flavio Martínez Labiano
Reĝisoro(j) Álex de la Iglesia
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Álex de la Iglesia • Jorge Guerricaechevarría
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Battista Lena
Rolantoj Álex Angulo • Maria Grazia Cucinotta • Santiago Segura • Antonio Dechent • El Gran Wyoming • Nathalie Seseña • Terele Pávez • Jaime Blanch • Armando De Razza • Saturnino García • Enrique Villén • Manuel Tallafé • Paco Maestre • Antonio de la Torre • Juan y Medio • Ramón Agirre • Jimmy Barnatán • Jorge Guerricaechevarría • Ismael Martínez • Carlos Lucas
Honorigoj Ignotus Award for Best Audiovisual Production
IMDb
vdr

El día de la bestia (La tago de la besto) estas hispana filmo de komedia-teruro de 1995 kunverkita kaj reĝisorita de Álex de la Iglesia kun la stelulado de Álex Angulo, Santiago Segura kaj Armando de Razza.

La filmo ricevis totalon de ses Goja-premioj, inklude tiun de Plej Bona Reĝisoro, kaj ĝi estis nomumita en 14 kategorioj. Atingo de la filmo estis akiri laŭdojn kaj de kritiko kaj de publiko, fakte en la ĝenro de la nomita «satana komedio» por disvolvigi apartan mikson de delira historio kun apokalipsa rigardo al la fino de la jarmilo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ángel Berriatúa (Álex Angulo), eŭska pastro kredas esti trovinta la sekretan mesaĝon de la Apokalipso de Johano. Tiu mesaĝo konsistas en tio ke la Antikristo naskiĝos en la 25-a de decembro 1995 en Madrido, kie startis ondo de vandalismo kaj deliktoj. Konvinkita ke li devas eviti tiun satanan naskon, la pastro kuniĝas al fanatikulo de metalroko, José María (Santiago Segura), por traserĉadi en Madrido la precizan lokon kie okazos tio. Sed ne estos facila kontakti kun la malbonulo.

Tuj la duopo kontaktas kun fama prezentisto de televida programo pri okultismaj sciencoj, la profesoro Cavan (Armando de Razza), konvinkitaj ke tiu scias alvoki la Diablon. Post la ritaro de diablalvoko, la Malbonulo venas en formo de vir-kapro, sed li ne malkaŝas la informon celitan de la grupo. La pastro, Cavan kaj José María plue serĉas tra la urbo signalojn, kaj ekzemple trafas grupon de ekstremistaj, ksenofobaj perfortuloj kiuj vandalas laŭ moto «Purigu Madridon». Finfine la profesoro Cavan malkovras pere de kelkaj signoj fakte publikigitaj en sia fraŭda libro pri okultismaj sciencoj, ke la Pordo de Eŭropo estas la loko kie naskiĝos la Antikristo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Álex Angulo, kiel Padre Ángel Berriatúa.
  • Santiago Segura, kiel José María.
  • Armando de Razza, kiel Ennio Lombardi, «El Profesor Cavan».
  • Terele Pávez, kiel Rosario, patrino de José María.
  • Nathalie Seseña, kiel Mina.
  • Jaime Blanch, kiel murdisto de Nissan Patrol 1a.
  • David Pinilla, kiel murdisto de Nissan Patrol 2a.
  • Antonio Dechent, kiel murdisto de Nissan Patrol 3a.
  • Ignacio Carreño, kiel murdisto de Nissan Patrol 4a.
  • Maria Grazia Cucinotta, kiel Susanna
  • Saturnino García, kiel maljuna pastro.
  • El Gran Wyoming, kiel nova «Profesor Cavan».
  • Jimmy Barnatán, kiel infano Juan Carlos Cruz.
  • Def con Dos, kiel grupo «Satanica»
  • Ray Pololo, kiel nudista avo de José María.
  • Gianni Ippoliti, kiel itala produktoro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El día de la bestia en la hispana Vikipedio.