Rüte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rüte
Blazono de Rüte
Aertelfero al la monto Hoher Kasten en Rüte
distrikto de Svisiokomunumo en Svislando
Kantono Apencelo Interna
Distrikto En Kantono Apencelo Interna la
komunumoj oficiale nomiĝas distriktoj
Koordinatoj  47° 19′ 15″ N 9° 25′ 49″ O / 47.32083 °N, 9.43028 °O / 47.32083; 9.43028 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 15″ N 9° 25′ 49″ O / 47.32083 °N, 9.43028 °O / 47.32083; 9.43028 (mapo)
Areo 40,9 km²
Alteco 799 m super marnivelo
Poŝtkodo 9050
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Rüte
vdr

Pri la komunumo

Rüte estas distrikto respektive komunumo en Kantono Apencelo Interna, Svislando. Ĝi havis 3296 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

la distriktkomunumo Rüte situas ĉe la bordo de la rivero Sitter okcidente de la monto Hoher Kasten kaj nordoriente de la Alpsteinmasivo, kies kulmino estas Säntis. La distrikto konsistas el la vilaĝoj Brülisau, Steinegg kaj Eggerstanden, kaj partoj de la vilaĝoj Weissbad kaj Apencelo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo respektive distrikto Rüte limas en nordo al Gais (AR), en nordoriento al Eichberg (SG), en oriento al Oberriet (SG), en sudoriento al eksklavo de la urbo Altstätten, en sudo al Sennwald (SG), en sudokcidento al Wildhaus, kaj en okcidento al Schwende.

Trafiko

Rüte sitas ĉe la mallarĝŝpura trajnlinio de Apencelo al Wasserauen de la Apencelaj Fervojoj. De Weissbad aertelfero kondukas al la monto Hoher Kasten.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rüte datiĝas el la jaro 1420 kiel Rütiner rod. La hodiaŭa distrikto estis kreiita en la jaro 1873 el la malnova Rodo Rüte, kiu estiĝis supozeble inter 1204 kaj 1220, kaj aliĝis en la jaro 1597 okaze de la divido de la lando al la katolika Apencelo Interna. Tradicie la loĝantoj de la distritko vivis de agrikulturo. Ek de la 18-a jarcento ankaŭ la brodado fariĝis tradicia enspezofonto. Per la konstruado de la Apencelaj Fervojoj kaj la aertelferoj al Hoher Kasten kaj Säntis unu el la ĉefaj enspezofontoj fariĝis la turismo.[1]

Vidu ankaŭ

  • Rüti (kiun nomon ne miksu kun Rüte)

Notoj kaj referencoj

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto