Railcoop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Railcoop
Railcoop
fervoja firmao vd
Dum 30-a de novembro 2019 - 29-a de aprilo 2024
Jura formo (SCIC)
Fondita 30-a de novembro 2019
Fondintoj Quercyrail • Simon Brunet • Nicolas Debaisieux • Dominique Guerrée vd
Sidejo Cambes
Lando Francio
Estr(ar)o Dominique Guerrée
Dungitoj 5 (stato: 2020)
Agokampo Fervoja transporto
TTT https://www.railcoop.fr/
vdr

Railcoop estas franca fervoja kooperativa societo, fondita en 2019, kies sidejo troviĝas en Cambes (Lot). Ĝi estas unu el la unuaj privataj firmaoj por pasaĝera servo kreitaj en la kunteksto de la malfermo de fervoja transporta merkato en Francio kaj la fino de monopolo de SNCF.[1] Ĉar la fervojreto restas ŝtat-posedata de la publika agentejo SNCF Réseau, Railcoop estos fervojfunkciigisto aĉetanta intervalojn por funkciigi ligojn kaj sciigante horarojn al la nacia transport-regul-administracio.

La unua projekto estas remalfermi la rektan ligon inter Bordeaux kaj Liono meze de 2022,[2] post kiam SNCF forĵetis tiun servon en 2014. [3]

Historio[redakti | redakti fonton]

La fervoja transport-merkato malfermiĝis en Francio por internaciaj servoj en 2009, post kio la itala privata firmao Thello ligis Parizon al Venecio; ĝi malfermiĝos por nacia pasaĝerservo en 2020.[1] En kunteksto de tre malforta uzo de fervojoj en malmult-loĝataj lokoj kaj la supereco de altrapidaj trajnoj en Francio,[4] Railcoop planas reevoluigi mezgrandajn fervojligojn.

Post komenco kiel senprofita aŭ libervola asocio en 2019, Railcoop iĝis "koopera societo celanta kolektivan intereson" (SCIC) en novembro 2019. Ĝi akiris subtenon de larĝa gamo de investantoj, inkluzive de 500 000 € el regiona konsilio de Grand Est.[5]

Ĝi celis akiri sian sekureclicencon por funkciigi trajnojn komence de 2021. Ĝi akiris sian fervojfunkciigistan licencon en septembro kaj devus havi sian sekurecan atestilon en novembro 2021.[6]

Projektoj[redakti | redakti fonton]

Projektitaj linioj de Railcoop

Railcoop esperas malfermi vartransporton inter Figeac kaj Tuluzo, komencante la 15-an de novembro, laŭ var-linio de 180 km (112 mi) de Decazeville, tra Capdenac ĝis Saint-Jory.[6]

La ĉefa projekto de la firmao estas la rekta ligo Bordeaux-Liono (fermita en 2014),[7] kun haltoj en (ne-elĉerpa listo) Périgueux, Limoges, Guéret, Montluçon kaj Roanne. Ĝi estis atendita por junio 2022,[8] sed estis prokrastita al decembro.[6]

Por la jara servo 2023, aliaj naciaj servoj estas atenditaj: Tuluzo-Rennes[9] kaj Liono-Thionville.[10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Railcoop en la angla Vikipedio.