Rajganĝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rajganĝ
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 733134
Demografio
Loĝantaro 183 612  (2011) [+]
Loĝdenso 5 029 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 37′ N, 88° 7′ O (mapo)25.61666666666788.116666666667Koordinatoj: 25° 37′ N, 88° 7′ O (mapo) [+]
Alto 40 m [+]
Areo 36,51 km² (3 651 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Rajganĝ (Okcidenta Bengalio)
Rajganĝ (Okcidenta Bengalio)
DEC
Rajganĝ
Rajganĝ
Situo de Rajganĝ
Rajganĝ (Barato)
Rajganĝ (Barato)
DEC
Rajganĝ
Rajganĝ
Situo de Rajganĝ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Raiganj [+]
vdr

Rajganĝ, bengale: রায়গঞ্জ estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en norda parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en la distrikto Uttar Dinaĝpur, kies sidejo ĝi estas.

Vendejo en Rajganĝ

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Rajganĝ havis 183 612 (kun la urbaro 199 758) da loĝantoj kun legopovo 82%, pli alta, ol la tutlanda mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rajganĝ situas laŭ rivero sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 40 m super la marnivelo. Kiŝanganĝ troviĝas 56, Katihar 57, Malda 66, Purnia 68, Balurghat 79, Ĝalpajguri 117, subŝtata ĉefurbo Kolkato 340, tutlanda ĉefurbo Delhio 1160, Mumbajo 1738 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1586 la Mogola Imperio konkeris la areon, poste en 1765 la Brita Orienthinda Kompanio. La distrikto estis kreita en 1992.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Rajganĝ estas grava komerca centro, tamen sen industrio. En la antaŭurboj ekzistas kelkaj uzinoj. La ekonomio dependas multe de la agrikulturo. La areo estas la sola produktanto de specialkvalita aroma rizo.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Rajganĝ 97% de la populacio estas hinduoj, 2% estas islamanoj, la aliaj religioj estas malpli ol 1%. La urbego estas katolika diocezo.

Horloĝa turo en Rajganĝ

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Rajganĝ la plej altnivela instruado okazas en la loka universitato (fondita en 2015) kaj en pluraj altlernejoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala kaj ĉefa lingvoj en Rajganĝ estas la bengala lingvo, al kiu aldoniĝas la angla.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Rajganĝ havas humidan subtropikan klimaton (Cwa). La averaĝa temperaturo estas 25 °C kaj varias averaĝe inter 20-32 °C. La meza jarpluvo estas 1430 mm. La pluvsezono kutime daŭras de junio ĝis oktobro, sed pluvas iomete ankaŭ en la ceteraj monatoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo en Rajganĝ

Rajganĝ ricevis trairan fervojan konekton ekde 1896, sed ekde 1971 la trafiko ĉesis al Bangladeŝo. Tri ĉefvojoj kuras al la urbego, el ili unu trairas la riveron. La plej proksima flughaveno funkcias en Siliguri. Iam sur la rivero komerca ŝipado okazis, sed ĝi malpliiĝis en la unua duono de la 1970-aj jaroj pro la konstruita digo. Enurbe rikiŝoj, ankaŭ motoraj kaj elektraj aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn. Multaj uzas proprajn veturilojn, plejparte motorciklojn kaj biciklojn.

Kirko en Rajganĝ

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Templo en Rajganĝ