Ramocsa
Ramocsa [ramoĉa] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Lenti. Simila komunumo estas Ramocsaháza.
Bazaj informoj
- Areo: 3 km²
- Loĝantaro: 45
- Poŝtkodo: 8973
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°46′35″N 16°26'41″E
Situo
Ramocsa situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Őriszentpéter troviĝas 9, Lenti 22, Zalaegerszeg 38 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio devenis pri la vilaĝo el 1378 laŭ tiama hungara ortografio "Ramcha". Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la komunumon. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno. Dum la socialismo kolĥozo nomata Ruĝa Stelo funkciis. Vilaĝservoj mankas en Ramocsa. La municipa administracio en Csesztreg funkcias.