Reĝlando Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armena reĝlando

Reĝlando Armenio estis reĝlando en Azio. Tigranes la Granda kreis imperion kun Armena Reĝlando. La reĝlando Armenio aŭ "Granda Armenio", estis sendependa reĝlando inter la jaroj 190 a. K. kaj 165, kaj romia protektorato inter 165 kaj 428. Estis kreita el la cindroj de la antikva satrapio de Armenio. Post la pereo de la Seleŭkia imperio, monarkio kiu naskiĝis el la ruinoj de la imperio de Aleksandro la Granda kiu vivis nur dum mallonga tempo, estis fondita helena armena ŝtato en la jaro 190 a. K. de Artaksio la 1-a. En sia pleja splendoro, inter la jaroj 95 a. K. kaj 66 a. K., Armenio etendis sian regadon sur partoj de Kaŭkazio kaj vasta areo kiu hodiaŭ apartenas al oriento de Turkio, Sirio kaj Libano. Dum certa tempo, Armenio estas unu el la plej povaj ŝtatoj de la regiono, ĝis la jaro 66 a.K. kian la romia influo atingis ĝin.

Poste, Armenio estis atentofokuso inter Romio kaj Persio. La Partoj submetis Armenion sub sia regado inter la jaroj 37 kaj 47 p.K., kiam la romianoj rekonkeris la reĝlandon.

Sub la mandato de Nerono, la romianoj entreprenis kampanjon (55–63) kontraŭ la Parta imperio, kiu invadis la reĝlandon Armenio, aliancita de Romio. Post gajni (60) kaj perdi (62) Armenion, la romia imperio sendis la 15-an legionon Apollinaris, estrita de la generalo Gnaeus Domitius Córbulo, ekde Panonio al Sirio. Córbulo eniris en la teritoriojn de Vologaso la 1-a, kiu liveris la reĝlandon de Armenio al Tiridato la 1-a.

Vidu ankaŭ