Reĝo Edipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La blindigita Edipo; Teatra fotografaĵo de Albert Greiner (1875 - 1905)

Reĝo Edipo estas dramo de Sofoklo bazita sur legendo el la greka mitologio. Post Sofoklo multaj aliaj aŭtoroj priverkis la legendon, tiel ke Edipo apartenas al la plej elstaraj figuroj de la mondliteraturo. La dramo de Sofoklo estas praformo de analiza dramo, en kies trapaso malkaŝiĝas eventoj, kiuj okazis antaŭ ĝia komenco.

Personoj[redakti | redakti fonton]

  • Edipo, reĝo de Tebo
  • Jokasta, lia edzino
  • Kreono, lia bofrato
  • Teresiaso, blinda viziulo
  • Pastro de Zeŭso
  • Mesaĝisto el Korinto
  • Paŝtisto
  • La plejaĝuloj de Tebo (ĥoro)

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La popolo de Tebo alvokas sian reĝon Edipon por helpo, ĉar la urbo estas trafata de severa pesto. De la orakolo Edipo ekscias, ke nepunita misfaro estas la kaŭzo de la plago: Reĝo Lajo, lia antaŭulo, estis murdita. Nur ekziliigo aŭ punmortigo de la kulpulo povas savi la urbon de la pesto.


Tuj Edipo komencas serĉi la murdiston. Iom post iom li malkovras la kruelan veron: Li mem estas infano de Lajo. Ĉar post lia naskiĝo la orakolo antaŭdiris, ke li murdos sian patron kaj edziĝos kun sia patrino, Lajo estis ordoninta paŝtiston moritgi la infanon. Sed la paŝtisto pro kompato savis la junan Edipon kaj transdonis lin al la reĝo de Korinto. Kiel junulo, Edipo pridemandis la orakolon pri sia destino, kaj ricevis la saman informon kiel antaŭe Lajo: Li murdos sian patron kaj edziĝos kun sia patrino. Por eviti tion, li forlasis Korinton, ĉar li opiniis, ke la reĝo kaj reĝino de Korinto estas liaj gepatroj. Dum lia migrado, li ekkverelis kun nekonato, kiu baris al li la vojon. Koleriĝinte, Edipo mortigis la fremdulon, ne sciante, ke tiu estis lia vera patro, nome Lajo. Sur lia plua vojo li atingis Tebon, savis la urbon de la Sfinkso, do ke la loĝantoj faris lin reĝo, kaj la reĝino, Jokasta, iĝis lia edzino.


Ekkoninte ĉi ĉiun, la reĝino Jokasta sin pendigas. Edipo blindigas sin kaj petas sian bofraton, Kreonon, lin elpeli de Tebo.

Interpreto[redakti | redakti fonton]

Ĉar ĉiuj gravaj eventoj okazis antaŭ la komenco de la dramo kaj estas bone konataj de la spektantaro, la atento koncentriĝas je la proceso de ilia malkaŝigo. Tio ebligas kvazau de-eksteran rigardon al la temaro de la dramo: La rilato inter peko kaj puno, destino kaj respondeco, ekkono kaj blindigo. Ironie Edipo, kiu tiom sukcese solvis la enigmojn de la Sfinkso, devas perdiĝi, kiam li solvas la enigmon de sia propra vivo.

Literaturhistoria Signifo[redakti | redakti fonton]

Aristotelo en sia Poetiko nomas Reĝo Edipo la idealan modelon de tragedio.

Post Sofoklo multaj aliaj verkistoj prilaboris la legendon de Edipo, inter ili Pierre Corneille (1659), Voltaire (1718), Friedrich Hölderlin (1804), Hugo von Hofmannsthal (1905), Jean Cocteau (1934), André Gide (1931).

Komedian varianton de la sama intrigo verkis la germana Heinrich von Kleist sub la titolo 'La rompita kruĉo' (1852).

Sigmund Freud en sia verko "Interpretado de sonĝoj" (1899) rilatas la tragedion de Sofoklo al lia observaĵo, ke ĉiu vira infano trapasas 'Edipan fazon', en kiu li avidas sian patrinon kaj rivalas kontraŭ sia patro. Tiun fenomenon Freud nomiĝis Edipa konflikto. Ankaŭ sian metodon de psikoanalizo Freud rekte ligas al la preciza analiza ekzamenado, kiun Edipo aplikas en la dramo de Sofoklo.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

(Esperante)