Reformprojekto de Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La reformprojekto de Zamenhof estis tuta sistemo de lingvaj reformoj, kiujn L. L. Zamenhof publikigis en 1894, kun kompleta vortaro, en La Esperantisto.

La malrapida progreso de Esperanto en la unuaj jaroj estigis en multaj anoj la ideon, ke ŝanĝo de la ekstera lingva formo povos plisukcesigi la propagandon. Zamenhof, kvankam kontraŭvole, surprenis la gvidon de la reforma movado por depreni de ĝi la danĝerecon.

Post la publikigo oni aranĝis voĉdonon inter la Esperantistaro pri kvar demandoj

  1. ĉu malakcepti ĉiajn reformojn,
  2. ĉu akcepti senŝanĝe la reformon ellaboritan de Zamenhof,
  3. ĉu enkonduki aliajn reformojn,
  4. ĉu akcepti la Zamenhofan ellaboraĵon, sed iom modifite.

La rezultaĵo, publikigita en novembro 1894, montris absolutan plimulton kontraŭ ĉiaj reformoj. Pledis

  • por 1: 157 voĉoj,
  • por 2: 11 voĉoj,
  • por 3: 3 voĉoj,
  • por 4: 93 voĉoj.

En Januaro, 1906, Emile Javal represigis la Zamenhofajn ellaboraĵojn el 1894 en limigita eldono de 50 ekzempleroj. Post la morto de Javal, en 1907 Louis Couturat, por apogi sian laboron por novaj reformoj, grandkvante represigis la broŝuron de Javal, cetere sen permeso kaj kontraŭ la volo de la aŭtoro de la projekto. Poste Idistoj citadas tiun projekton por pretendi la aprobon de Zamenhof.

Ĉefaj proponitaj ŝanĝoj

  1. La supersignoj malaperas.
  2. La c estis elparolata kiel malnova ŝ; z kiel malnova c.
  3. Artikolo ne plu ekzistas.
  4. La akuzativo havas la saman formon kiel la nominativo.
  5. En multenombro la substantivoj anstataŭas -o per -i.
  6. La adjektivo finiĝas, same kiel la adverbo, per -e kaj ne ŝanĝas sian formon.
  7. La tabelaj vortoj estas anstataŭataj per vortoj prenitaj el la naturaj lingvoj.
  8. La prepozicio je estas unue forigata sed poste aperis en la reformita vortaro.

Ekzemploj el la reformita vortaro

Unuaj vortoj de Patro nia: Patro nue kvu esten in cielo, sankte estan tue nomo, venan regito tue, estan volo tue, kom in cielo, sik anku sur tero (Feb 1894). Unuaj vortoj de Patro nia laŭ la fina vortaro (Maj 1894): Patro nose kvu esten in cielo, sankte estan tue nomo, venan reksito tue, estan vulo tue, kom in cielo, sik anku sur tero .

Eksteraj ligiloj