Jorka Regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiona Municipo York en Ontario.

La Regiona Municipo York, ankaŭ simple York Region/Jorka Regiono estas regiona municipo en Ontario, Kanado inter Lago Simcoe kaj Toronto. Ĝi estis York County antaŭ 1971. La loĝantaro en 2006 estis 892.712, do ĝi havas pli da loĝantoj ol norda Ontario. La regiono estas parto de la Granda Toronto kaj la ena ringo de la Ora Hufumo.

Geografio

La areo de la regiono estas 1.776 km. Sude de la regiono estas Toronto, kaj norde estas Lago Simcoe. Apud la orienta limo estas Durhama Regiono kaj apud la okcidenta limo estas Peela Regiono.

Urboj en la regiono

Tie estas bienoj, malsekejoj, lagoj, la Oak Ridges Moraine kaj pli ol 2.070 hektaroj de regiona arbaro.