Regiono Iringa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Tanzanio

Regiono Iringa (svahile Mkoa wa Iringa) estas unu el la 26 regionoj de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Iringa.

La regiono havas 1.495.333 loĝantojn (2002) kaj areon de 58.936 km². Ĝi dividiĝas al sep distriktoj:

  • Iringa Kampara
  • Iringa Urba
  • Kilolo Ludeva (8.397 km²)
  • Makete (4.128 km²)
  • Mufindi (7.123 km²)
  • Njombe (10.242 km²)

Situo

La regiono situas sud-okcidente en Tanzanio. Ĝia sud-okcidenta limo estas Malavia Lago, transe de kiu situas Malavio. Krome ĝi limas al jenaj tanzaniaj regionoj:

La plej malaltaj partoj situas ĉe Malavia Lago (474 m); la nordaj partoj altas multe pli. La ĉefurbo altas ĉ. 1.500 metrojn.

Turismo

En la regiono situas la nacia parko Ruaha, la dua plej granda de la lando; ĝi estas grava turisma allogaĵo.