Rektigitotranĉita 120-ĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rektigitotranĉita 120-ĉelo
Bildo
Proksima Figuro de Schlegel centrita je granda rombo-dudek-dekduedra ĉelo kun deklateraj edroj latentaj.
Speco Uniforma plurĉelo
Simbolo de Schläfli t0,1,2{5,3,3}
Verticoj 7200
Lateroj 14400
Edroj 9120
Ĉeloj 1920 entute:
120 grandaj rombo-dudek-dekduedroj (4.6.10)
1200 triangulaj prismoj (3.4.4)
600 senpintigitaj kvaredroj (3.6.6)
Geometria simetria grupo H4, [3,3,5]
Propraĵoj Konveksa
vdr

En geometrio, la rektigitotranĉita 120-ĉelo estas uniforma plurĉelo.

Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per rektigitotranĉo de la regula 120-ĉelo. La operacio de rektigitotranĉo kreas novajn senpintigitajn kvaredrajn ĉelojn je la malnovaj verticoj kaj triangulajn prismojn je la malnovaj lateroj. La originalaj dekduedraj ĉeloj estas rektigitotranĉitaj kaj iĝas grandajn rombo-dudek-dekduedrojn.

La bildo montras la plurĉelo desegnita kiel giguro de Schlegel kiu projekcias la 4 dimensian figuron en 3-spacon, malformigante la ampleksojn de la ĉeloj. Aldone, la deklateraj edroj estas latentaj, permesante vidi la enon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Kalejdoskopoj: Elektitaj skriboj de H.S.M. Coxeter, redaktita de F. Arthur Sherk, Peter McMullen, Anthony C. Thompson, Asia Ivic Weiss, Wiley-Interscience Publication, 1995, ISBN 978-0-471-01003-6 [1]
    • (Papero 22) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj I, [Math. Zeit. 46 (1940) 380-407, MR 2,10]
    • (Papero 23) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj II, [Math. Zeit. 188 (1985) 559-591]
    • (Papero 24) H.S.M. Coxeter, Regulaj kaj duonregulaj hiperpluredroj III, [Math. Zeit. 200 (1988) 3-45]
  • John Horton Conway kaj Michael Guy: Kvar-dimensiaj arĥimedaj hiperpluredroj, Paperoj de la Kolokvo sur Konvekseco je Kopenhago, paĝo 38 kaj 39, 1965
  • Norman Johnson: La teorio de uniformaj hiperpluredroj kaj kahelaroj, Ph.D. Disertaĵo, Universitato de Toronto, 1966

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]