René Théophile Hyacinthe Laennec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René Théophile Hyacinthe Laennec
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1781 (1781-02-17)
en Quimper
Morto 13-an de aŭgusto 1826 (1826-08-13) (45-jaraĝa)
en Ploaré
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj bretonafrancagermana
Loĝloko Immeuble, 5 place du Bouffay
Ŝtataneco Haitio
Alma mater Necker–Enfants Malades Hospital
Familio
Patro Théophile-Marie Laennec
Okupo
Okupo kuracistoinventistoprofesoro
Verkoj Stetoskopo
Aŭskultumado
De l'auscultation mediate
vdr

René Théophile Marie Hyacinthe LAENNEC (naskiĝis la 17-an de februaro 1781 en Quimper, mortis la 13-an de aŭgusto 1826 en Douarnenez en sia palaceto de Ploaré) estis franca kuracisto, inventisto kaj ĝustiginto de la medicina diagnozo per aŭskultumado (Traité de l'auscultation médiate "Traktaĵo pri pera aŭskultumado", 1819). Li ankaŭ inventis la stetoskopon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familia origino kaj infanaĝo[redakti | redakti fonton]

René Laennec estis la filo kaj nepo de advokatoj. Lia avo, Michel Alexandre Laennec, estis urbestro de Quimper de 1763 ĝis 1765.

Lia patro Théophile parolis bretonlingve kaj René lernis ĝin, flue parolis ĝin kaj uzis ĝin por korespondi kun sia patro.

Lia patrino, Michelle, mortis en 1786 pro tuberkulozo, kiam li estis nur 5-jara.[1] Lia patro, tiam leŭtenanto ĉe la ministerio pri maro en Quimper, ne kapablis zorgi pri li. Post konfido al onklo, paroĥestro en Elliant, René Laennec estis, en 1797, akceptita de Guillaume François Laennec, alia el liaj onkloj, kuracisto en Nantes, profesoro kaj estro de lernejo pri medicino, kiu estis estinta rektoro de la universitato de Nantes[1] antaŭ ties neniigo komence de la revolucio.

La invento de aŭskultumado[redakti | redakti fonton]

« Laënnec en hospitalo Necker aŭskultumas ftizulon antaŭ siaj lernejanoj (1816). »
(Pentraĵo de Théobald Chartran).

En oktobra posttagmezo, li pasis apud la Muzeo de Luvro. Infanoj ludis sur la korto meze de la ruboj. Iu knabo skrapis la finon de longa trabo per pinto de pinglo. Ĉe la alia fino, la orelo kontraŭ la trabo, la knaboj aŭskultis la sonojn, interpuŝiĝis por aŭdi, kaj ridis pro la malkovro. Li haltis antaŭ la knaboj, kiuj ĵus estis donintaj al li la respondon al problemo, kiu staris antaŭ li delonge.

Alveninta al la lito de juna kormalsanulo, li petis folion de leterpapero, volvis ĝin cilindre, metis finon kontraŭ la bruston de la pacientino kaj la alian kontraŭ sia propra orelo. Kaj tiam la duobla bruo de la koro kaj tiu de la spirado venis al li klare. La aŭskultumado estis inventita.

Li ankaŭ donis al tiu instrumento por pera aŭskultumado la nomon stetoskopo, kiu venas de la greka vorto stethos, signifanta « bruston ». La stetoskopo, kiu estas nun uzata (kun finaĵo por ĉiu orelo) estis inventita de la usonano George Cammann en 1852.

En 22 monatoj, Laennec malkovris la tuton de la pulma semiologio kaj progresigis medicinon per eksterordinara paŝo. Lia klasifiko de la aŭskultumaj bruoj ("rhonchus", "kraketoj"…) estas ĉiam uzata de la kuracistoj.

Tamen tiu nova aŭskultuma metodo ne estis facile akceptita de iuj kuracistoj, kiuj preferis la kutiman aŭskultuman metodon per orelo kun rekta kontakto al la brusto (rekta aŭskultumado). En 1885 profesoro pri medicino, ankoraŭ deklaris : "Nur la oreloj taŭgas por aŭdi, lasu nin uzi niajn orelojn kaj ne devigu nin uzi stetoskopon." Eĉ la fondinto de American Heart Association, L.A. Connor (1866 - 1950) kunhavis silkan tukon por almeto ĉe la torako por rekta aŭskultumado per orelo[2]

La nomo René Théophile Hyacinthe Laennec estis donita al lernejo en Bretonio :

Unu el la kvar fakultatoj pri medicino de la Universitato Claude Bernard Lyon 1 estis alinomita je lia nomo sekve de polemiko pri Alexis Carrel, same kiel al pluraj hospitaloj.

Lia nomo estis donita al pasaĝerŝipo de la kompanio "Messageries Maritimes"[3].

Lia nomo Laennec estis donita al metrostacio de la Metroo de Liono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (9 janvier 2006) “Rene Theophile Hyacinthe Laënnec (1781–1826): The Man Behind the Stethoscope”, Clinical Medicine & Research 4 (3), p. 230–235. doi:10.3121/cmr.4.3.230. Alirita 19 octobre 2012.. 
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-04. Alirita 2012-06-04.
  3. LAENNEC, pasaĝerŝipo de Messageries Maritimes

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • H. Bon, Laennec (1781-1826), Lumiere, Dijon, 1925.
  • A. Rouxeau, Laennec, Bailliere, Paris, 1912-1920, 2 volumes.
  • Commémoration du bicentenaire de la naissance de Laennec (1781-1826). Actes du colloque du Collège de France, Paris, 1981.
  • A. de Corbie, La vie ardente de Laennec, Ed. Spes, Paris, 1950, 191 p.
  • bretone G. Kervella, Laenneg medisin, Al Liamm, Brest, 1985 (embannet gant skoazell Skol-Uhel ar Vro), 206 p.
  • R. Kervran, Laennec, médecin breton, Hachette, Paris, 1955, 268 p.
  • A. Rouxeau, Laennec, Ed. In Octavo, 2 vol., 1926 (rééd. Ed. François Puget, Quimper, 1978).
  • angle Stedman's Medical Dictionary, 23rd Edition

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]