Retoriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Retoriko (de Greka ρήτωρ, rhētōr) estas la teorio de la arto trafe, konvinke kaj elokvente paroli. Oni povas kompreni retorikon kiel:

  1. Esprimi sin parolante por konvinki aliajn (retoriko kiel aktiveco). Retoriko kiel aktiveco estas la baza homa faraĵo kaj observeblas ĉiam en ĉiuj kulturoj.
  2. La arto, en kiu oni studas kaj okupiĝas pri konvinka paroleco, ĉi-sube stilistiko, argumentado, estetiko (retoriko kiel fako). Retoriko kiel fako estas specifa historia tradicio, kiu ligiĝas al specifaj kulturoj en Eŭropo kaj iliaj kolonioj, ĉefe en Nordameriko. Estis en la antikva Ateno (en la kvara jarcento a.K.), ke oni unue komencis diskuti la arton de konvinkeco sub la nomo retoriko.
  3. En ĉiutaga lingvo, la vorto retoriko ofte uziĝas kiel parola formo kontraste al enhavo ("nur estas retoriko", "malplena retoriko"). Tiu uzado rilatas al la malnova klasika diskuto inter retoriko kaj filozofio (Platono) kaj parte al la okupiĝo pri naivecaj kaj neartaj diraĵoj de la romantikisma periodo.

La klasika retorika sistemo

La tri parolĝenroj:

  • 1. genus judiciale (γένος δικανικόν), kutime jura parololeĝeja parolo: traktas pri farita aŭ nefarita kaj okazita aŭ neokazita.
  • 2. genus deliberativum (γένος δημηγορικόν), kutime intenca parolopolitika parolo: traktas pri ĉu io estas faronta aŭ nefaronta
  • 3. genus demonstrativum (γένος ἐπιδεικτικόν), kutime festparoloceremonia parolo: laŭdi aŭ mallaŭdi personon aŭ aĵon


La kvin laborfazoj:

  • 1. inventio (εὕρεσις): la argumentoj eltroviĝas
  • 2. dispositio (τάξις): la parolo disponiĝas
  • 3. elocutio (λέξις): la parolo formuliĝas kaj ornamiĝas stilistike
  • 4. memoria (μνήμη): la parolo parkeriĝas
  • 5. pronuntiatio (ὑπόκρισις): la parolo prezentiĝas

Ŝlosilpersonoj

Verko

"Retoriko" estas ankaŭ la titolo de tiutema verko de Ivo Lapenna, aperinta en 1950.

Vidu ankaŭ



Eksteraj ligiloj

greke Eta kurso pri retoriko greke http://americanrhetoric.com (angla)