Richard Beirach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Beirach
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1947 (1947-05-23) (76-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Berklee College of Music
Okupo
Okupo pianistokomponisto • ĵazmuzikisto • universitata instruisto • diskografa artisto
Verkoj Eon
TTT
Retejo http://www.richiebeirach.com
vdr

Richard Alan Beirach (naskiĝis la 23-an de majo 1947 en Broklino) estas usona ĵazpianisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Beirach ricevis klasikmuzikan instruadon de pianludo je James Palmieri. Ekde 1967 ĝis 1968 li studis en Bostono je Konservatorio Berklee ĉe Margaret Chaloff kaj Charlie Mariano, post tio sekvis ĝis 1972 kompozicia studo ĉe Ludmila Ulehla ĉe la Muziklernejo je Manhatano en Novjorko.

Li membriĝis en la bando de Stan Getz, kune kun Dave Holland kaj Jack DeJohnette. Ekde 1973 ĝis 1976 li apartenis al la bando Lookout Farm de Dave Liebman. En 1976 aperis lia unua amuzikalbumo kiel bandestro Eon kun Eliot Zigmund kaj Frank Tusa, en 1977 lia unua soloalbumo Hubris. Krom tio li kunverkis kiel gastmuzikisto je surdiskigoj kaj dum koncertvojaĝoj kun John Abercrombie, George Adams, Chet Baker, Jeremy Steig kaj John Scofield.

Ekde 1981 ĝis 1991 li apartenis al la bando Quest revivigita en 2006 (kun la frapinstrumentistoj Billy Hart, poste Al Foster, kaj basistoj George Mraz, poste Ron McClure), kun kiu li faris ses muzikalbumojn. Krom tio li plue verkis sole kaj duope kun Dave Liebman. Komence de la 1990-aj jaroj li prezentis kun la triopo de Ron McClure, triope kun Dave Liebman kaj Jack DeJohnette kaj ankaŭ kiel gastmuzikisto de trombonisto Conrad Herwig. Ekde meze de la 1990-aj jaroj li verkis ĉefe en du triopo-ensembloj: kun George Mraz kaj Billy Hart same kiel kun Gregor Hübner kaj Veit Hübner resp. George Mraz. Ankaŭ kun frapinstrumentisto Patrick Manzecchi el Konstanco li ofte koncertas.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Ekde 2000 Beirach instruas kiel profesoro ĵazan pianludon ĉe la Altlernejo por Muziko je Lepsiko.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Antarctica (Evidence, 1985) solo
  • Convergence (Triloka, 1990) duopo kun George Coleman
  • Too Grand (Steeplechase, 1992) duopo kun Andy LaVerne
  • Maybeck Recital Hall Series: Volume 19 (Concord Jazz, 1992) solo
  • Round About Bártok (ACT, 1999) kun Gregor Hübner, George Mraz

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]