Richard Bohringer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Richard BOHRINGER (naskiĝis la  16-an de januaro 1942(nun 1942-01-16) (82‑jara) en Moulins, Allier) estas franca aktoro, kantisto kaj verkisto. Li ankaŭ ĝuas senegalan naciecon ekde 2002. Li estas patro de aktorino Romane Bohringer. Li havas tri aliajn infanojn: Mathieu, Richard kaj Lou.

Lia mentoro estas Antoine Blondin.

Richard Bohringer dum Libro-Salono de Colmar, 26-a de novembro 2006

Biografio

Richard Bohringer ekhavis longan malfacilan periodon, toks- kaj mon-problemojn, perfortajn epizodojn. Tiom da farendaj bataloj, kiujn li rakontis en sia libro C'est beau une ville la nuit, aperinta en 1988, de kiu li adaptis samnoman filmon, aperintan en 2006. Lia filino Romane, kun kiu li havas fortan patran rilaton, ludis sian propran rolon en la filmo.

Granda amanto de Afriko, kies muzikon li ŝatas kanti, li ricevis senegalan naciecon en 2002.

Filmografio

Aktoro

Reĝisoro

Scenaristo

Teatraĵoj

Aŭtoro

  • 1966: Zorglub
  • 1967: Les Girafes, reĝisoris Philippe Rouleau, Théâtre de la Gaîté-Montparnasse

Komediisto

Libroj

  • C'est beau une ville, la nuit, Gallimard, 1989
  • Le Bord intime des rivières, 1994
  • L'ultime conviction du désir (vojaĝ-rakontoj), éd. de Noyelles-France loisirs, Parizo, 2005. 150 p., 21 cm. ISBN|2-7441-8399-7
  • Carnet du Sénégal, ilustrita de Virginie Broquet.
  • Bouts lambeaux, 2008, Arthaud, ISBN|978-2700301588

Muziko

Diversaĵoj

Rekompencoj

  • 1985: César por plej bona aktoro en dua rolo por L'Addition
  • 1988: César por plej bona aktoro por Le Grand chemin

Eksteraj ligiloj