Richard von Weizsäcker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard von Weizsäcker dum 1981

Richard Freiherr von WEIZSÄCKER [riĥart fon vajceker] (naskiĝis la 15-an de aprilo 1920 en Stutgarto, mortis la 31-an de januaro 2015 en Berlino[1]) inter la jaroj 1981 kaj 1984 oficis kiel ĉefurbestro de Berlino, kaj inter 1984 kaj 1994 estis federacia prezidento de Germanio. Li estis membro de la politika partio Christlich Demokratische Union Deutschlands (CDU).

vilao Hammerschmidt en Bonno

Formalan sidejon li (kiel ĉiuj antaŭaj prezidentoj kaj la posteulo Roman Herzog) havis en la klasicisma kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasicisma vilao Hammerschmidt en Bonno.

Lia edzino Marianne von Weizsäcker, dum la prezidenteco de sia edzo estis protektantino de asocio por la medicina prizorgo de patrinoj, kaj ekde 1994 koncentriĝas pri subteno de asocio por la socia reintegrigo de eksaj drogodependuloj.

Referencoj

Antaŭe:Prezidanto de GermanioPoste:
Karl Carstens1984 - 1994Roman Herzog



Ŝablono:Ĝermo-biografio