Rita Mária Kiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rita Mária Kiss
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1967 (1967-10-01) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo universitata instruisto
vdr

Rita Mária Kiss [kiŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kiss Rita Mária estas hungara arkitekto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).

Rita Mária Kiss[1] naskiĝis la  1-an de oktobro 1967(nun 1967-10-01) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rita Mária Kiss akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1991. Post la diplomo ŝi ricevis akademian stipendion ĝis 1995, poste ŝi laboris en akademia esplorejo ĝis 2006. En la lernojaroj 2007 kaj 2008 ŝi estis lektoro en la universitato, samtempe docento en Universitato de Pécs, poste ŝi instruis nur en la Teknikuniversitato, kie ŝi estis altigita profesoro en 2015. Intertempe ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1997 samtempe kun scienca grado Ph.D., ŝi doktoriĝis (DSc) en 2013 antaŭ la Scienca Akademio, ŝia habilitiĝo okazis en 2008 en la teknikuniversitato. Ŝi ankaŭ estris esplorcentron ekde 2012, en 2019 kaj 2020 ankaŭ katedrestro. Ŝia ĉeftemo estis analizo de homaj kaj bestaj movoj, firma ekzameno de la biologiaj histoj. Tiutempe ŝi kreis 2 patentojn. Ŝi ricevis stipendiojn en 2006, inter 1991-1995 kaj 1998-2001, premiojn inter 1991-2021.

Elektitaj kontribuoj (ĉiam kunaŭtoro)[redakti | redakti fonton]

  • Glassfiber prestressing tendons in bridge construction (1992)
  • Kinematics of knee replacement patients during gait (2006)
  • Gerincalak matematikai leírása in-vivo elektromágnes- és ultrahang-alapú mérési eredmények felhasználásával (2015)
  • Comprehensive linear and nonlinear analysis of the effects of spinning on dynamic balancing ability in Hungarian Folk dancers (2024)

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.