Roanne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La haveno de Roanne

Roanne (esperante Roano) [rŭAn'] estas franca urbo, situanta en la departemento Loire kaj en la regiono Rodano-Alpoj.

Geografio

La urbo situas en la liona regiono. La riverego Luaro, kiu donis la nomon de la departemento, tuŝas la urbon. Roanne situas je krucvojo inter Burgonjo, Aŭvernjo kaj Rodono-Alpoj.

Vojaĝi

Busokompanio STAR
  • loka trafiko: La urbon kaj ĝian aglomeraĵon servas la reto de la buskompanio "STAR", organizata de la internacia firmao Veolia Transport.

Historio

Roanne aperis antaŭ la romia konkerado laŭ la nomo Rod-Onna ("la akvo kiu fluas") kiu iĝos Rodumna, kaj poste Rouhanne, kaj fine Roanne.

La urbo staras en strategia loko, kie la Luaro kvietiĝas post eliro de la granita kaj porfira gorĝo. Ĝi estas grava pasejo dum la gallo-romiana epoko, sed ekmalfortiĝas ĉirkaŭ la 10-a jarcento.

Dum la 12-a jarcento, grafo (Comte du Forez) estras la urbon kaj reriĉigas ĝin. Jam je la fino de la Mezepoko, la navigado sur la Luaro ludas gravan rolon en la disvolviĝo de la urbo ĉar ĝi ebligas eksportadon de lokaj produktaĵoj: vino, ceramiko, teksaĵo, kaj post 1705, karbo de Saint-Etienne. Roanne estas sur deviga vojo inter Liono kaj multaj francaj regionoj.

Konstruo de Canal de Roanne à Digoin inter 1832 kaj 1838 (55,6 km longa) en la valo de la Loire.

Roanne estas unu el la unuaj urboj, kiuj ricevis fervojon, jam je la 15-a de marto 1833. Samtempe, Roanne estas unu el la ĉefaj industriaj urboj de la lando danke al la malfermo de la kanalo Roanne-Digoin en 1838.

En 1917 arsenalo establiĝas en Roanne, kaj la industrio de la artefarita teksaĵo (rajono, fibrano) disvolviĝas de 1940. Dum la jardeko 1970, la ekonomia krizo malfortigas la urbon kaj ties regionon kiu sin turnas al novaj teknologioj, kaj ankaŭ al la turismo (skiado far 30 km, plezurŝipo, verda turismo, gastronomio, vinologio...).

Demografio

Demografia evoluo
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2004 2006
51734 53385 55198 48708 41759 38896 36400 36100


Famuloj

>> Arto

>> Manĝarto

  • Familio Troisgros, kuiristoj en la same nomita fama restoracio

>> Scienco

Monumentoj kaj turistaj lokoj

  • Muzeo Joseph Déchelette (arto kaj arkeologio), luksa domo de la 18-a jarcento
  • Kapelo Sankta Nikolao de la riverŝipistoj (Saint-Nicolas des mariniers, 1630)
  • Ĉefturo, 12-a jarcento (ejo de la turisma oficejo)
  • Gallo-romanaj vestiĝoj (potistaj fornoj)
  • Karolidaj vestiĝoj (baptejoj malkovritaj en 2005)
  • Ponto sur la Luaro (far inĝeniero P. B. De Varaigne, 1834)
  • Akvoponto Pisserot, kiu kondukas riveron Oudan super la kanalo (inĝeniero Léonce-Abel Mazoyer, 1897)

Ĝemelecoj

Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Nuneaton en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) * Hispanio Guadalajara en Hispanio * Germanio Reutlingen en Germanio

Italio Montevarchi en Italio * Rumanio Piatra Neamț en Rumanio * Pollando Legnica en Pollando

Eksteraj ligiloj