Robert H. Grubbs
Robert H. Grubbs | |
---|---|
Nobel-premiito | |
usona kemiisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Robert Howard Grubbs |
Naskiĝo | 27-a de februaro 1942 en Calvert City, Kentukio, Usono |
Morto | 19-an de decembro 2021 en Duarte |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Kolumbio • Universitato de Florido • Paducah Tilghman High School • Universitato Stanford • Fu Foundation School of Engineering and Applied Science |
Familio | |
Edz(in)o | Helen O'Kane-Grubbs |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • aŭtobiografo • universitata instruisto |
Robert H. Grubbs [ROB't grabz] (n. la 27-an de februaro 1942 estas usona kemiisto. En 2005 li ricevis la Nobel-Premion pri Kemio kune kun usonano Richard R. Schrock [ŝrok] kaj franco Yves Chauvin [ŝova], pro ilia esplorado pri metatezo (metodo en organika kemio).
Grubbs naskiĝis en Calvert City, Kentukio. Li studis kemion ĉe la Universitato de Florido, kaj Universitato Columbia, Nov-Jorko, kie li doktoriĝis. Post unu jaro ĉe Universitato Stanford, li posteniĝis ĉe la fakultato de la Miŝigana Ŝtata Universitato. En 1978 li translokiĝis al California Institute of Technology (Kalifornia Instituto de Teknologio), kie li nun estas profesoro de kemio.
Li aniĝis la usonan National Academy of Sciences (Nacian Akademion de Sciencoj) en 1989 kaj la American Academy of Arts and Sciences (Usonan Akademion de Artoj kaj Sciencoj) en 1994.
Eksteraj ligiloj
greke http://www.umsl.edu/chemistry/seminar/robertwmurraylecture/grubbs.html greke http://nobelprize.org/chemistry/laureates/2005 greke http://scientific.thomson.com/news/newsletter/2005-08/8289814 greke Retpaĝo ĉe Caltech (angle)