Roger Casement

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roger Casement
Roger Casement

Siro Roger David CASEMENT (n. la 1-an de septembro 1864 en Kingstown en Irlando, m. la 3-an de aŭgusto 1916 en Londono) estis elstara brita registara oficisto, kiun oni ekzekutis pro perfido kaj kiu iĝis tiel plej grava martiro de la irlanda ribelo kontraŭ la brita regado.

Casement estis brita konsulo en portugala orienta Afriko (nun Mozambiko; 1898–1900), poste en Angolo (1898–1900), en la Liberŝtato Kongo (1901–04) kaj en Brazilo (1906–11). Li senvulaigis la kruelan ekspluatadon de la lokaj laboristoj fare de la blankaj komercistoj en Kongo kaj apud rivero Putumayo en Peruo. Tio alportis por li mondan famon. Laŭ raporto pri Kongo en 1904, oni traorganizis la tiean belgan administradon (1908), pro la raporto pri Putumayo li iĝis Siro (nobelo, 1912).

Li hejmenveturis al Irlando en 1912 pro malsaniĝo. Kvankam li estis el ulstera protestanta familio, li ĉiam simpatiis kun la romkatolikaj irlandaj naciistoj. Li helpis fine de 1913 fondi la Irlandajn Naciajn Voluntulojn. En julio de 1914 li vojaĝis al Novjorko por akiri apogon kontraŭ la britoj. Kiam komenciĝis la unua mondmilito, Casement esperis helpon de Germanio, tial li vizitis Berlinon, novembre de 1914. Tie li spertis, ke la germanoj ne kuraĝas militiri por Irlando kaj eĉ la irlandaj militkaptitoj ne apogas lin.

Casement provis trovi germanajn oficirojn por gvidi la Paskan ribelon (1916), sed sensukcese. Li veturis per germana submarŝipo (12-an de aprilo) al Irlando, sed li malfruis, la ribelo komenciĝis.

Oni arestis lin (24-an de aprilo), kondamnis lin al ekzekuto kaj ekzekutis lin.

Laŭ liaj trovitaj memorlibroj, li estis samseksema.

Li ricevis ŝtatan entombigon en Irlando, en 1965.


Literaturo

  • Brian Inglis: Roger Casement (1973)
  • B. L. Reid: The Lives of Roger Casement (1976)
  • Roger Sawyer: Casement, the Flawed Hero (1984)