Rostpano
Rostpano estas pli aŭ malpli granda peco de rostita pano. Pano por rosti povas esti aŭ freŝa, aŭ malfreŝa. Rostpanoj dividiĝas je du bazaj specoj: salaj kaj dolĉaj. Salajn rostpanojn oni kuiras el ajna speco de pano. Oni povas uzi ilin aŭ por intermanĝeti (ekz. al biero – rostpanoj kun ajlo), aŭ por aldoni en supojn kaj buljonojn. Por aldoni en supojn oni simple rostas panon kun salo kaj pipro. Dolĉajn rostpanojn oni kuiras el tritika pano, anticipe ŝmirita per ovo aŭ macerita en lakto, poste sukeras. Oni surtabligas ilin al teo, kafo, varma ĉokolado, aŭ kiel aparta manĝaĵo.
Platajn pecojn de distranĉita pano oni kutime rostas en panrostilo.