Ruĝecnuka kampilorinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝecnuka kampilorinko
Ruĝecnuka kampilorinko
Ruĝecnuka kampilorinko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Campylorhynchus
Specio: C. rufinucha
Campylorhynchus rufinucha
(Lesson, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝecnuka kampilorinkoRuĝecnuka troglodito, Campylorhynchus rufinucha, estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko. Ili estas loĝantaj birdoj de centra kaj sudokcidenta Meksikio al nordokcidenta Costa Rica.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de Ruĝecnuka kampilorinko estas 17 cm longa mezaveraĝe (el 15 al 19 ĝenerale) kaj pezas 36 g. Ĝi havas brunnigrajn kronon kaj okulstrion separatajn de larĝa blanka superokula strio, ruĝecbrunan aŭ malhelbrunan nukon (kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie rufinucha signifas evidente “ruĝecbrunanuka”), kaj cinamobrunajn suprajn partojn striitajn je nigro kaj blanko, ĉefe ĉe pugo. Flugiloj kaj vosto, kiel ĉe aliaj trogloditedoj, estas striitaj, ĉikaze je nigro kaj grizblanko. Subaj partoj estas kontraste blankaj, ĉefe vizaĝo kaj mentono (inter kiuj estas mallarĝa nigreca strio kvazaŭ lipharo), dum bruste kaj flanke estas fajna malhela punktado. La iriso estas ruĝecbruna kaj la beko estas nigra, iom blugriza baze de la suba makzelo; la gamboj estas helblugrizaj. Junuloj havas pli senkolorajn suprajn partojn kaj sablokolorajn subajn partojn. Ĝi estas nekonfuzebla en sia teritorio, ĉar ekzemple la Giganta kampilorinko estas multe pli granda.

Tiu specio havas mallongan raspan alvokon. La kanto estas miksaĵo de diverssonaj fajfado, babilado kaj trilado ofte farita de paro, kiu estas pli muzika ol tiuj de aliaj trogloditedoj de la genro Campylorhynchus; temas pri serio de gajaj frazoj el 3 al 8 notoj kun aliaj esprimoj. La kontaktilo estas mallonga kaj raŭka: 'kr-r-r, kr-r-r'.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu granda troglodito reproduktiĝas en malaltaj teroj kaj montetoj el marnivelo ĝis 800 m altitude en arbaroj aŭ malfermaj arbaroj, arbustejoj, duarangaj arbaroj, farmoj, ekspaŝtejoj kaj savano. Ili troviĝas ĉefe en la flanko de Pacifiko de centraj montaraj teritorioj. Ili loĝas el marnivelo ĝis 1400 m en Salvadoro, 800 m en Kosta-Riko kaj 1200 m en Meksikio.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ties granda sfereca nesto havas flankan enirejon kaj estas kovritaj per semolanugo. Ĝi estas konstruata el herboj kaj fibroj 1.5 – 10 m alte en dorna arbo aŭ arbusto, ĉefe akacio, sed ankaŭ en konstruaĵoj aŭ uzitaj nestoj; almenaŭ en Kosta-Riko ili profitas najbarecon de protektaj vespojformikoj. Nur la ino kovas la 3 al 6 brun- aŭ nigrapunktitajn blankajn ovojn dum ĉirkaŭ du semajnoj ĝis eloviĝo kaj elnestiĝo okazas post pliaj 2 semajnoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idaron kaj eble ankaŭ nestohelpantoj. Post la ununura reproduktado, familioj ripozas kune en dormonestoj kiaj tiuj konstruitaj por reproduktado.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Ruĝecnuka kampilorinko manĝas aktive en malalta vegetaĵalaro aŭ eĉ surgrunde laŭ paroj aŭ familiaj grupoj. Ili manĝas ĉefe insektojn, larvojn, araneojn kaj aliajn senvertebrulojn; eble ankaŭ berojn. Tiu specio estas ofte maltimida kaj nefidema.

Ili estas bruemaj kaj memmontremaj ekzemple el altaj ripozejoj por kanti, ĉar maltimidaj, ĉar serĉas foje nutraĵon en konstruaĵoj kaj portikaroj. Ili vivas ĝenerale en paroj aŭ etaj bruenaj grupoj de 5 al 6 individuoj kiuj moviĝas kontaktante per etaj raŭkaj krioj. La flugo estas kutime rekta kaj malalta. Malkiel aliaj trogloditedoj, ili ne levas la voston.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]