Ruĝecvosta ĝangalmuŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecvosta ĝangalmuŝkaptulo
Ruĝecvosta ĝangalmuŝkaptulo
Ruĝecvosta ĝangalmuŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Rhinomyias
Specio: R. ruficauda'
Rhinomyias ruficauda
(Sharpe, 1877)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecvosta ĝangalmuŝkaptulo (Rhinomyias ruficauda) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi troviĝas en Indonezio, Malajzio kaj Filipinoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Kiel aliaj membroj de la genro ankaŭ tiu havas brunajn suprajn partojn kaj pli helajn subajn partojn kaj kiel distingilon ruĝecan nuancon en la bruneca vosto, kion ankaŭ aliaj samgenraj specioj, kiel la Flavabrusta ĝangalmuŝkaptulo, havas sed ne tiom markate; tiu karaktero aperas ankaŭ en la latina scienca nomo kie ruficauda signifas precize “kun ruĝa vosto”. Krome la specio havas blankajn gorĝon kaj superokulan strion kion havas ankaŭ aliaj samgenraj specioj, kiel la Gorĝomakula ĝangalmuŝkaptulo kaj la Markobrova ĝangalmuŝkaptulo. La beko estas pli hokoforma pinte ol ĉe aliaj samgenranoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]