Rudolf Christoph von Gersdorff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rudolf Christoph von Gersdorff

Rudolf Christoph Freiherr von Gersdorff, naskiĝis la 27-an de marto 1905 en Lüben, mortis la 27-an de januaro 1980 en Munkeno, estis oficiro de la germanaj armeoj en la unua duono de la 20-a jarcento.

En 1923 li aliĝis al la regna armeo (Reichswehr) kiel oficiro-aspiranto. En 1926 li iĝis leŭtenanto kaj en 1938 kapitano. En 1938 kaj 1939 li studis en la milita akademio (Berlino), en la dua mondmilito li servis kiel general-staba oficiro.

Je sia kuzo Fabian von Schlabrendorff li iĝis membro de la rezista grupo ĉirkaŭ generalo Henning von Tresckow.

Kiam je la 21-a de marto 1943 Adolf Hitler malfermis ekspozicion en la arsenalo de Berlino, Gersdorff planis eksplodigi lin, sin mem kaj pluraj aliajn (Hermann Göring, Heinrich Himmler, Wilhelm Keitel, Karl Dönitz); tiucele li portis minon en la poŝo de sia mantelo. Kiam Hitler surprize foriris post du minutoj, li rezignis pri la plano kaj lastmomente sukcesis malaktivigi la fuzon de la mino en necesejo.

En 1944 Gersdorff kaŝis eksplodaĵon kaj eksplodigilon por la atenco de la 20-a de julio 1944. Post ties malsukceso li eskapis persekuton pro la silento de la aliaj konspiruloj.

Distinginte sin je la Atlantika fronto en 1945 oni promociis lin generalo-majoro. Li estis kaptita de la usona armeo kaj liberigita en 1947.

Post la fondo de la germana federacia armeo (Bundeswehr, 1955) Gersdorff provis aniĝi en ĝi, sed malsukcesis, ĉar kelkaj oficiroj konsideris lin perfidulo.

Post ĉevalrajda akcidento Gersdorff estis paralizita. Siajn lastajn jarojn li dediĉis al komunutila agado ene de Johana Ordeno, kies honora majstro li estis.

Lian nomon portas kazerno en Euskirchen.