Rudolf Icsey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Icsey
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de majo 1905(nun 1905-05-18)
en Hungario Felka (aŭ Poprádfelka Hungara reĝlando)
Morto la 13-an de julio 1986
en Brazilo San-Paŭlo (Brazilo)
Lingvoj hungarabrazilportugala
Ŝtataneco HungarioBrazilo
Okupo
Okupo reĝisoro • ĉefkameraisto
vdr

Rudolf Icsey [iĉei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Icsey Rudolf estis hungara-brazila kameraisto. Lia origina propra nomo estis Rezső [reĵO].

Rudolf Icsey [1] naskiĝis la 18-an de majo 1905 en Felka (aŭ Poprádfelka; nuntempa urboparto de Poprad en Slovakio), li mortis la 13-an de julio 1986 en San-Paŭlo (Brazilo, tamen laŭ aliaj fontoj la 8-an de januaro 1987).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rudolf Icsey lernis fotadon hejme. Ekde 1919 li laboris en Budapeŝto en pluraj filmaj atelieroj, laboratorioj, ekde 1924 en pluraj filmaj produktejoj. En la lernojaro 1945 li instruis en Teatra Akademio. Ekde 1947 li vivis laŭvice en Vieno, Munkeno, Romo, Milano, fine ekde 1955 en Brazilo. Li fondis filman produktejon en Brazilo kune kun Ferenc Fekete (kameraisto). Li ricevis bronzan medalon en Venezio, francan premion en Parizo, poste en Brazilo trifoje premiojn Saci, kiu estas la brazila Oscar-premio.

Elektitaj filmoj, kie estis kameraisto[redakti | redakti fonton]

  • A hipnotizált feleség (1932, mallonga filmo)
  • Erzsébet királyné (1940)
  • Machita (1943-44)
  • Az elhagyott gyerek (1946)
  • Curucu, Beast of the Amazon (1956)
  • O Lamparina (1964)
  • Pontal da Solidão (1974)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.