Rudolfo la 1-a (Bohemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolfo la 3-a de Habsburgo

Rudolfo la 3-a de Habsburgo, ĉeĥe Rudolf Habsburský, nomata Kaše, (ĉ. 1282 - 1307), estis duko de Aŭstrio kaj Stirio de 1298 ĝis 1306, kaj reĝo de Bohemio de 1306 ĝis 1307.

Ne konfuzu lin kun lia samnoma avo, Rudolfo la 1-a, (1218-1291), imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

Biografio

  • li naskiĝis en 1281 kiel la unua el la filoj de Albreĥto la 1-a.
  • gepatroj: reĝo Albreĥto Habsburga kaj Elizabeto Tirola.
  • reĝo ĉeĥa kaj pola, margrafo moravia, duko aŭstria kaj stiria kaj sinjoro de regiono de Cheb.
  • li parolis ĉeĥe, germane, latine.
  • Habsburgoj venis unuan fojon al potenco en Romia imperio (12781291) de Rudolfo la 1-a kaj duan fojon (12981308) de Albreĥto la 1-a. Tiu provis konkeri Bohemion dum la regado de Venceslao la 2-a kaj evidente li staris en fono de murdo de Venceslao la 3-a. Post lia morto li realigis alvenon de sia filo Rudolfo la 3-a al la ĉeĥa trono (Rudolfo la 2-a estis frato de Albreĥto kaj li estis fariĝonta ankaŭ romia reĝo, sed li estis murdita).
  • post 1298 post elekto kiel la romia reĝo Albreĥto Habsburga transdonis al Rudolfo dukolandojn aŭstrian kaj stirian.
  • la 16-an de oktobro de 1306 mallongtempe post la morto de Venceslao la 3-a, lasta Přemyslido, estis en Bohemio elektita kiel reĝo Henriko Karintia, sed ĝuste en tiu ĉi tago estis de nobelaro elektita Rudolfo kiel la ĉeĥa reĝo.
  • la unua edzino Blanka Franca.
  • la 16-an de oktobro de 1306 en la tago de sia elekto al la ĉeĥa reĝo li edziĝis al vidvino post Venceslao la 2-a, Riĥenzino Pola, en kies persono estis konservita pretendo al la pola krono. Sed Pollandon tiutempe priregis Vladislao Kubuĉjo (ekde la jaro 1321 la pola reĝo).
  • 1306 post sia alveno sur la ĉeĥan tronon Rudolfo transdonis Aŭstrion kaj Stirion al frato Frederiko, kiu estis okaze de lia morto agnoskita kiel lia sekvanto.
  • 1307 Rudolfo donis al sia edzino kelke da urboj. La saman jaron ankaŭ okazis konfliktoj inter la reĝo kaj nobelaro. La reĝo en unu flanko klopodis ŝpari monon kaj en alia flanko lia patro faris el Bohemio arĝentan kaseton por sia germana politiko. Rudolfo vane klopodis malhelpi tion.
  • la 4-an de julio de 1307 Rudolfo la 1-a sieĝante urbon Horažďovice subiĝis al disenterio.
  • post lia morto Albreĥto vane klopodis trapuŝi filon Frederikon sur la ĉeĥan tronon, sed li sukcesis por mallonga tempo teni parton de Moravio. (Je unu jaro pli malfrue Albreĥto estis mortigita de Johano Pariccido – filo de Rudolfo la 2-a kaj Anneto Přemyslidino.)


Antaŭe:Reĝo de BohemioPoste:
Venceslao la 3-a1306-1307Henriko de Karintio