Sámuel Fabriczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sámuel Fabriczy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1791 (1791-03-18)
en Poprad
Morto 18-an de marto 1858 (1858-03-18) (67-jaraĝa)
en Levoča
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokato • pledadvokato
vdr

Sámuel Fabriczy [ŝAmuel fabrici], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fabriczy Sámuel estis hungara advokato, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis Kornél Fabriczy (1832).

Sámuel Fabriczy [1] naskiĝis la 18-an de marto 1791 en Hungara reĝlando, en urbo Poprád (nuntempa Poprad en Slovakio). Li mortis la 18-an de marto 1858 en Lőcse (nuntempa Levoča en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sámuel Fabriczy frekventis lernejojn komence en sia naskiĝurbo, poste en aliaj urboj de Supra Hungarujo. En 1808 li eklaboris en Miskolc kiel juna prokuroro. Post 2 jaroj li iĝis advokato. Ekde 1811 li helpis laboron de la hungara parlamento. En 1821 li edziĝis. En 1847 li ekhavis postenon en luterana eklezio. En la sekva jaro li havis postenon en la jam sendependa ministerio en Buda, kie li konatiĝis kun kremo de hungaraj literaturistoj. Post fiasko de la hungara liberecbatalo li denove havis juristajn kaj ekleziajn laborojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Elementa juris criminalis hungarici (1819)
  • Manuale procuratorum (1828), (1835), (1841)
  • diversaj manuskriptoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]