Sámuel Hegedűs
El Vikipedio
HEGEDŰS Sámuel (hegedy:ŝ) estis hungara eklezia verkisto, poeto, ano korespondanta de la MTA (1832) naskita en Újtorda la 26-an de aŭgusto 1781 kaj mortinta en Szászváros la 29-an de aprilo 1844.
Biografio [redakti]
Sámuel Hegedűs studis en la altlernejo de Nagyenyed kaj en 1807 en Göttingen. Ekde 1809 li estis alterne pastro kaj instruisto en Nagyenyed, Kolozsvár, ekde 1830 en Tordas kaj ekde 1836 en Szászváros. En 1827–29 li estis direktoro de la kolegio de Nagyenyed. En tiu tempo oni establis la presejon de kolegio.
Verkoj [redakti]
- Minden tudomány az ifjú embernek erkölcsi culturájához tartozík (Kolozsvár, 1813);
- Hegedűs Sámuel poétai próbái (I–II., Kolozsvár, 1837).
Fonto [redakti]
- Magyar Életrajzi Lexikon
