Sámuel Tóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sámuel Tóth
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1838 (1838-06-27)
en Tiszalök
Morto 18-an de aprilo 1899 (1899-04-18) (60-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto • teologo • historiisto de kristanismo
vdr

Sámuel Tóth [ŝAmuel tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Sámuel estis hungara kalvinana instruisto.

Sámuel Tóth[1] naskiĝis la 27-an de junio 1838 en Tiszalök, li mortis la 18-an de aprilo 1899 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sámuel Tóth lernis laŭvice en sia naskiĝloko, Tokaj, Hajdúnánás kaj Debrecen. Li ekinstruis en 1860 en pluraj lokoj. Ekde 1864 li studis iomete en universitatoj de Zuriko, Heidelberg, Göttingen kaj Londono. Hejmenveninta en 1866 li instruis ĝismorte en kolegio de Debrecen. Li estis ankaŭ eklezia subnotario (1869-1872) kaj ĉefnotario (1872-1897). Li partoprenis ankaŭ en sinodoj kaj redaktis kalvinanajn gazetojn, eldonaĵojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A vallástanítónak a prot. egyházbani feladatáról (1866)
  • A magyar reformált egyház szervezetére és megállapítandó rendszabályokra vonatkozó tervjavaslat (1878)
  • Egyházi törvények az evangelium szerint reformált magyarországi keresztyén egyházban (1882, 1888, 1894, 1899, 1909)
  • A magyarországi ev. ref. egyház 1891. decz. 5. megnyilt egyetemes zsinatának Naplója (1891)
  • Adalékok a tiszántúli ev. ref. egyházkerület történetéhez (1894)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]