Sándor Asztalos (soldato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Asztalos
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1823 (1823-05-05)
en Sighetu Marmației
Morto 17-an de februaro 1857 (1857-02-17) (33-jaraĝa)
en Ĝenevo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo soldato
vdr

ASZTALOS Sándor (astaloŝ) estis hungara honvedkolonelo naskiĝinta en Máramarossziget la 5-an de majo 1823 kaj mortinta en Ĝenevo la 17-an de februaro 1857.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Azstalos elstariĝis en la batalo de Arad la 8-an de februaro 1849. Kun la flago de 29-a bataliono li ree gvidis la soldataron fuĝintan al Arad kaj oni forpelis la gardistaron venintan por liberigi Temeŝvaron. Post la falo de la hungara revolucio de 1848 en 1849 li alvenis Hamburgon, poste Londonon, Bruselon, Ĝenevon. Li duelis kun pola elmigrinto Ágost Strezeleczky, kiu same luktis en la hungara liberecbatalo kaj li estis mortigita en duelo.

Fonto[redakti | redakti fonton]