Sári Ferenczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sári Ferenczi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1887 (1887-06-23)
en Kluĵo
Morto 8-an de marto 1952 (1952-03-08) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Familio
Patro Zoltán Ferenczi vd
Gefratoj Magda Ferentzi vd
Edz(in)o Josef Bato vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturhistoriisto • bibliotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

FERENCZI Sári, Bató Józsefné (ferenci) estis hungara verkistino, literaturhistoriistino naskita en Koloĵvaro la 23-an de junio 1887 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de marto 1952. Ŝi estis filino de Zoltán Ferenczi kaj fratino de Magda Ferentzi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sári Ferenczi post la fino de Universitato de Budapeŝto preparis sin por esti literaturhistoriisto, sed ŝi trairis al belestristiko. Post 1923 ŝi elmigris Berlinon, kie publikigis la gazetoj siajn verkojn en traduko. En 1936 ŝi revenis Hungarujon. Ĝis 1944 ŝi instruis en Budapeŝto en Erzsébet Nőiskola (Virinlernejo Elisabeta). En 1944 oni maldungis ŝin pro ŝia kontraŭfaŝisma sinteno. Inter 1944–52 ŝi estis bibliotekistino de Országos Széchényi Könyvtár.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Ráday Pál (originala manuskripto de „Lelki hódolat”) (Bp., 1909);
  • A székely népballadákról (Bp., 1912);
  • Mary (romano, Bp., 1913);
  • A vörös dara (romano, Bp., 1919);
  • Ágneszka elment (rakont., Bp., 1920);
  • A hegyen át (romano, Bp., 1923).

Fonto[redakti | redakti fonton]