Sablokalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sablokalidro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: [[Ĥaradrioformaj]] Charadriiformes
Familio: [[Skolopedoj]] Scolopacidae
Genro: [[Calidris]] 'Calidris'
Specio: Sablokalidro 'Calidris alba'
Pallas 1764
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sablokalidro (Calidris alba, Crocethia albaErolia alba) estas eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Reprodukta teritorio de la Sablokalidro ĉirkaŭ norda poluso kaj ene de la nigra linio

Disvastiĝo

Tiu kalidro reproduktiĝas en tundro de nordaj Alasko, Gronlando, Siberio kaj Kanado. Ĝi estas ĉirkaŭpola arkta reproduktanto kaj longdistanca migranto kiu vintras suden en Ameriko el Usono suben, en centra kaj suda Eŭropo, Afriko, suda Azio kaj Aŭstralio. Ĝi estas tre socia vintre, foje formante grandajn arojn en marbordaj kotejoj aŭ sablaj strandoj.

Aspekto

Ĝi estas sufiĉe malsimila al aliaj kalidroj laŭ aspekto, kio supozigas la fakton, ke ĝi estu lokita en unutipa genro Crocethia. Lastatempaj pristudoj (Thomas et al., 2004) indikas tamen, ke la Sablokalidro estas preskaŭ tipa "kalidro" aŭ eta kalidro kaj estu disigita de la grandaj kalidroj de la preciza genro Calidris kaj lokita kun siaj samgenranoj en aparta genro.

La Sablokalidro estas simila laŭ grando -20 cm longa kaj pezo 55 ĝis 85 g- al la Bunta kalidro, sed pli fortika kaj kun maldika beko. Ĝi montras fortan blankan flugilstrion dumfluge kaj nigran centran strion en blankoborda pugo kaj griza vosto. Someraj plenkreskuloj estas ruĝbrunaj dorse, bruste kaj kape. La dorso tamen estas forte markita de nigraj plumoj ĝis la vosto. Krome estas nigra traokula strio. La gorĝo kaj la tuta ventro estas blankaj. La kruroj, okulo kaj beko nigraj.

La vintra birdo estas tre pala -la plej pala kalidro-, preskaŭ blanka escepte helgrizaj dorso, krono kaj traokula strio kaj preskaŭ nigra makulo en ŝultro. Tiu blankeco estas la kialo de la scienca latinlingva nomo, alba, kiu estas latina vorto por "blanka". Junuloj estas makulitaj je blanko kaj nigro kaj montras pli da kontrasto ol plenkreskuloj.

Kutimoj

La Sablokalidro kuras laŭ la sablaj strandoj aŭ estuaroj per specifa rapideco kiel de "biciklado", kun oftaj haltiĝoj por pluki etajn manĝerojn kaj forkuro el venantaj ondoj. Ĝi manĝas etajn krabojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn. Printempe tiuj birdoj migras norden el ekzemple Sudameriko kaj manĝas grandajn kvantojn de ovoj de Hufuma krabo en la golfeto Delavaro.

Printempe la birdoj alvenas al arktaj reproduktejoj (vidu mapon), kie la ino demetas 3-4 ovojn en surplanka truo. Poste, somere, vizaĝo kaj gorĝo iĝas ruĝeca. En nestejoj tiuj birdoj manĝas ĉefe insektojn kaj iome da planta materialo. Foje ili estas monogamaj, foje la ino demetas por pli ol unu masklo, foje faras duan demetadon por sia masklo dum ŝi zorgas la unuan.

La konduto de la Sablokalidro estas diferenciga kiam la grando ne povas sufiĉi kaj la reprodukta plumaro povas esti miskonsiderata kiel alia variaĵo de kalidro, aŭ vintra plumaro povas estis misidentigita kiel de Bunta kalidroGranda kalidro. Ĝi povas esti identigita disde aliaj etaj vadbirdoj pro manko de malantaŭa fingro.

Ili vivas ĝis 13 jarojn.

Sablokalidro estas unu el la specioj protektitaj de la Traktato por la Konservado de afrikaeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA).

Referencoj

Eksteraj ligiloj