Saga kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
flago de la "Partio de Saga Kruco"

La Saga Kruco (hungare Nyilaskereszt) estis simbolo uzita en Hungario dum la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento kiel simbolo de la gvida hungaria faŝisma politika partio, la Partio de Saga Kruco (hungare Nyilaskeresztes Párt). La simbolo de Saga Kruco ekde la fino de la Dua Mondmilito estas ŝtate malpermesata en Hungario.

Ĝi konsistas el nigra kruco kun sagopintoj ĉe ĉiu el la kvar finaĵoj, sur fona blanka cirklo ĉirkaŭita de ruĝa koloro. La desegno resume tre similas al la svastiko de Nazia Germanio.

Simila simbolo, la "krucostelo" nun uziĝas fare de la "Naciista Movado" (angle Nationalist Movement, faŝisma grupo en Usono, kiu propagandas laŭdiran "superecon de la blanka raso".

Historie la "Saga Kruco" estis tre malnova simbolo[1], kiu jam estis konata dum antikvaj epokoj kaj uziĝis fare de hungaraj triboj dum la mezepoko [2].

Tradicia uzo antaŭ la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Laŭ kristanisma interpreto mezepoka, la finaĵoj de triu-ĉi kruco reprezentas la finaĵojn de fixistaj hokoj aŭ lancoj. Tio aludas al la simbolo Iĥtis (simboligita fiŝo) por Jesuo Kristo, kaj memorigas pri tio, ke Jesuo laŭ la Nova Testamento nomis siajn apostolojn "fiŝistoj de homoj".