Saganio - Sankt-Johan-Lagio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kebekia regiono Saganio - Sankt-Johan-Lagio

Saganio–Sankt-Johan-Lagio (france, Saguenay–Lac-Saint-Jean) estas administra regiono de Kebekio, Kanado. Ĝi inkluzivas la riveron Sagano, ĝian fjordon kaj ĝian enflulagon Lago Sankt-Johano.

Kun tera areo de 98 708.62 km², Saganio–Sankt-Johan-Lagio estas la tria plej granda regiono de Kebekio, post Nord-Kebekio kaj Nord-Bordio.

La subaĵo en la Laŭrenca tabulo elĉizita de la Sagano kaj Lago Sankt-Johano kreas fertilan zonon en la ĉirkaŭa subarktejo. La pejzaĝo kaj kulturo altiras turistojn, kaj la bordoj de la lago Sankt-Johano estas ŝatataj de kebekiaj urb-loĝantoj kiel somera feriejo.

Loĝantaro

La loĝantaro de Saganio–Sankt-Johan-Lagio kvantis 272 610 en 2006, do 3.6 % de la kebekia loĝantaro. Estas tri gravaj popolcentroj : Saganurbo (143 692), Alma (29 998), kaj la urbaro Roberval (10 554), Saint-Félicien (10 477) kaj Dolbeau-Mistassini (14 546) nordokcidente de la lago Sankt-Johano.

Subdivisions

Post municipaj reorganizoj en 2002, la regiono nun havas 49 municipojn.

Regionaj municipoj (municipalité régionale de comté, MRC)

  • MRC du Fjord-du-Saguenay (loĝ. 20,025)
  • MRC Lac-Saint-Jean-Est (loĝ. 51,170)
  • MRC Domaine-du-Roy (loĝ. 31,956)
  • MRC Maria-Chapdelaine (loĝ. 25,767)

Sendependa urbo

Indiana Rezervejo

Sources: Government of Quebec, 2003; Statistics Canada, 2006 Census

Major communities


Eksteraj ligiloj

greke http://www.stat.gouv.qc.ca greke http://www.saguenaylacsaintjean.gouv.qc.ca greke http://www.bonjourquebec.com/francais/regions/saguenay.html