Samea nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sameio
Sameio
asocio Futbala Asocio "Sápmi",
kutime mallongigata FA Sápmi
unua matĉo  Alando 4-2
 Sameio
1985
plej granda gajno  Sameio 21-1
 Monako
2006
plej granda perdo  Sameio 2-14
sub-23-jaruloj de  Orienta Germanio
1987
Futbala Mondpokalo
Futbala Pokalo VIVA
vdr

La samea nacia teamo de futbalo, nomata Sápmi (laŭ la samea vorto por la lando Sameio), estas futbalteamo el sameaj viraj futbalisto, kiu futbale reprezentu la etnon de sameoj vivanta en nordaj partoj de Norvegio,Svedio, Finnlando kaj la Rusia Federacio, do en la teritorio nomata Sameio, en tradicia Esperanto ankaŭ nomata Laponio. La teamo estas parto de la Futbala Asocio Sameio, samee mallongigata FA Sápmi. Ĉar sendependa Sameio ne estas membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj, la Futbala Asocio Sameio ne estas membro de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, mallongigata FIFA, sed ĝis 2013 membris en alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata esperantlingve NF-Ligo (longigo aŭ Nova Federacia LigoNe-FIFA-Ligo) respektive angle NF-Board. En 2013 ĝi membriĝis en tiam nove fondita nova alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata ConIFA (akronimo de la angla nomo Confederation of Independent Football Associations, en Esperanto Konfederacio de Sendependaj Futbalaj Asocioj). Ĉu la membreco en NF-Ligo paralele al tio plu daŭras, ĝis nun ne klare dokumentiĝis. La NF-Ligo de la 19-a ĝis la 25-a de novembro 2006 en Okcitanio unuafoje organizis Futbalan Pokalon VIVA, kiun gajnis la samea teamo. Sekve Sameio gastigis la duan pokalan turniron en 2008, en kiu la samea teamo atingis la 3-an pozicion, kaj la saman pozicion ĝi ankaŭ havis sekvajare, en junio 2009, en Padanio.