Sanĥerib

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sanĥerib dum la milito kontraŭ Babilono, bareliefo de lia palaco en Ninivo.

Sanĥerib (akadlingve Śïn-ahhe-eriba, "la dio de la luno": "Sin donis fratojn anstataŭantajn") estis filo de Sargono la 2-a, al kiu surtrone posteulis ekde julio-aŭgusto 704 ĝis 681 a.K.

Sanĥerib en la unuaj jaroj de sia regado konkeris Babilonon, kaj elektis kiel sidejon de sia imperio la urbon Ninivon, situintan najbare de la hodiaŭa Mosulo, kie li establigis faman “sen-egalan palacon” cititan ankaŭ en la Biblio (Jesaja 37, kaj en la duakanona libro de Tobit).

Sed lia renomo ligiĝas al lia sieĝo kontraŭ la urbo Jerusalemo, dum lia konkercela kampanjo de Palestino. En 701 a.K., la Juduja regno ribelis, estrita de la reĝo Ĥizkija kaj apogita de Egiptio. La juduja popolo rifuzis daŭrigi pagi jaran tributon al la perforta imperio. Tiam Sanĥerib penetris Palestinan teritorion kaj profitis por disrabi diversajn urbojn de juduja regno kaj eksieĝis Jerusalemon, sed baldaŭ revenis Ninivon, sen konkeri la urbon. Tiu fama evento estas memorigita de la sama Sanĥerib, de Herodoto kaj de iuj pasaĵoj de la Biblio (2 Reĝ 19, 35)

Laŭ la Biblio la sieĝo fiaskis ĉar la “anĝelo de Javeo” plonĝis kaj mortopikis 185.000 militistojn de la Asiria kampo. “En tiu nokto eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asiroj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj”.

En la asiraj kronikoj, male, la sieĝo de Jerusalemo ne nur ne estis prikribita kiel kaŭzo de gravaj perdoj por la asiria armeo, sed eĉ ĝi estis transdonita kiel kompleta triumfo, kiu devigis la reĝon “Ĥizkijan la Judaulon elaĉetiĝi per peza tributo, kiel birdon en kaĝo”.

La sieĝo de Jerusalemo[redakti | redakti fonton]

En la tieldirita Prismo Taylor, argila eksagona ŝtono trovita en la reĝa palaco de Ninivo, kaj nun loĝigita ĉe British Museum, estas cizitaj la militaj kronikoj de la ok kampanjoj kiujn tiu suvereno entreprenis kontraŭ diversaj popoloj rifuzintaj submetiĝi al la asiria dominado. La tria el tiu kampanjoj estas direktita kontraŭ la regno Judujo de reĝo Ĥizkija.

Versio de Sanĥerib[redakti | redakti fonton]

Sanĥerib en siaj kronikoj post aludo al sia venkoj laŭlonge de la vojo al Jerusalemo, kaj kiel liaj malamikoj kapitulacis nur vidante lian armeon. Egiptio kaj Nubio alkuris helpi la urbojn trafitajn. Sed Sanĥerib venkis Egiptanojn kaj Nubanojn. Sekve li kaptis kaj disrabis aliajn urbojn inkluzive Lachiŝa, kaj reentronigis Padi-n, nome ilia ĉefo kiu jam estis transdonita al la reĝo de Jerusalemo kiel ostaĝo.

Post tio, Sanĥerib okupiĝis pri la reĝo de Judujo, kiu rifuzis pagi tributon. Laŭ la kronikoj, 46 liaj urboj estis konkeritaj de Sanĥerib, sed Jerusalemo ne cedis. Necesas memori ke tiam la vorto “urbo” indikis ankaŭ etajn vilaĝojn fortigitajn. En la Prisma rakonto estas skribite tiel:

“Ĉar Ĥizkija, reĝo de Judujo ne volis submetiĝi al mia jugo, mi lin alfrontis kaj per la forto de la armeo kaj de mia povo konkeris 46 el liaj fortikitaj urboj. De tiuj mi igis prizonulojn 200.156 homojn, maljunulojn kaj junulojn kaj virinojn, kune kun muloj, azenoj kaj kameloj, bovoj kaj ŝafinoj; kaj devigis Ĥizkijan enfermiĝi en sia urbo kiel birdo en kaĝo, konstruante turojn ĉirkaŭ la urbo por lin ĉirkaŭi, kaj starigis terbenkojn antaŭ la urbaj pordoj por ke li ne povu fuĝi. Kaptita de teroro pro la potenco de mia armeo, li sendis al mi ĉefojn kaj maljunajn gravulojn de Jerusalemo kun 50 oraj talentoj, kaj aliaj trezoroj je grandega valoro. Ĉion tion estis de mi kunportita al Ninivo”.

Biblia versio[redakti | redakti fonton]

Biblio mencias la sieĝon de Sanĥerib al Jerusalemo kun abundo de apartaĵoj. Ĝi startas el la detruo de la norda israela regno kaj de Samario, ĝia ĉefurbo. Okazis per tiuj agoj ke la “dek perditaj triboj” (tiele menciitaj en la 2 Reĝoj 17) estis forigitaj el sia teritorio kaj la restintoj miksitaj kun aliaj gentoj kiel kutimis Asirianoj fari.

En 2 Reĝoj 18,19 troviĝas pasaĵoj kiuj rakontas pri la sieĝo de Sanĥerib al la ĉefurbo Jerusalemo. Laŭ la Biblio, Ĥizkija ribelis al la Asirianoj tiel ke ili rabe okupis ĉiujn liajn urbojn. Konsciiĝinte pri sia eraro, li sendis tributojn al la asiria reĝo, (sendube temas pri la sama tributo menciita en la Prismo Taylor). Spite tion, asirianoj marŝis kontraŭ Jerusalemo, kaj la asiria reĝo sendis sian armean ĉefulon kun armeo por sieĝi la urbon dum li mem batalis kontraŭ egiptoj. Asiria ĉefulo renkontis oficirojn de Ĥizkija al kiuj li ordonis kapitulacon, ilin insultante per voĉo tiom laŭta ke la popolo trans la muroj povis lin aŭskulti, kaj blasfemante kontraŭ Ĥizkija kaj ties Dio.

Kiam Ĥizkija tion sciis, ŝiris al si la vestojn (per tipa tiuepoka gesto por eksterigi sian koleron) kaj preĝis Dion en la Templo de Salomono. profeto Jesaja (37) diris al la reĝo ke la Sinjoro prizorgos venki la minacon. Tiun nokton la anĝelo de la Sinjoro mortigis ĉiujn militistojn de la asiria tendumejo loĝata de 185.000 homoj. Sanĥerib, sciigite pri tiu masakro, defiis al Ninivo. Postnemulte, dum li adorkliniĝis al sia Dio Nisrok en la templo al tiu dediĉita, du liaj filoj lin mortigis kaj forfuĝis el la urbo.

Versio de Herodoto[redakti | redakti fonton]

Antikva greka historiisto Herodoto verkis en siaj “Historioj” (2:141) referaĵon pri la ruino okazita per dia mano al la armeo de Sanĥerib:

“Kiam Sanĥerib, reĝo de Araboj kaj Asirianoj, gvidis grandan armeon kontraŭ Egiptio, la militistoj de faraono Sethos ekrifuzis batali. Tiam la reĝo, enprenita de grava malespero, eniris sanktejon, kaj, antaŭ la bildo de la diaĵo ploris pro sia sorto. Elĉerpiĝinte pro larmado li ekdormis kaj sonĝis sian dion bene staranta antaŭ li, diranta ke li sentime iru kolizii kun la malamikaj Araboj ĉar mem sendos ion kio lin helpus. Sethos, tiam, vekiĝinte, reunuigis egiptojn restintajn fidelaj, inter kiuj malĉeestis militistoj, ĉeestis anstataŭe komercistoj, metiistoj kaj deĵorantoj ĉe la merkatejo; kaj kun ili li ekmarŝis en la direkton de Pelusium, kiu kontrolas la eniron al Egiptio kaj tie prenis pozicion. Kiam la du armeoj estis unu antaŭ la alia jam eknoktiĝis, kaj multego da musoj manĝegis ĉiujn sagojn kaj arkajn ŝnurojn de la malamiko, kaj ronĝis la rimenojn kiuj subtenis iliajn ŝildojn. La sekvan tagon komenciĝis la batalo kaj la malamikoj falis plurmile, ĉar ili ne havis arkojn por sagumi nek ŝildojn por sin defendi. Ekde tiam oni starigis statuon de Sethos en la templo de militema diaĵo, tenanta muson tramane dum surskribaĵo recitas: “Rigardu kaj lernu respekti la diojn”.

En la literaturo[redakti | redakti fonton]

Oni komprenu ke por la biblia rakonto kiel ofte, ankaŭ ĉi-kaze necesas revenigi la principon laŭ kiu en tiu rakonto elstariĝas pli la celo mem de la rakonto ol la historia rakonta vero. Ĉi. kaze la verkisto celas reaserti la protektadon de Dio por sia popolo.

Lord Byron en sia poemo The Destruction of Sennacherib (la detruo de Sanĥerib) ("The Assyrian came down like the wolf on the fold... La Asiro plonĝis kiel lupo ...") reprenas la biblian scenon rakontitan en 2 Reĝoj.

Sanĥerib estas menciitaj ankaŭ de Dante Alighieri en la 12a kanto de Purgatorio, kiun la poeto renkontas:

Pri l’ murdo de Sanĥerib plu atestis

kiam la filoj lin mortige batis

kaj li senviva en la templo restis.

(Traduko de Enrico Dondi)

Pri Sanĥerib parolas ankaŭ la hebrea Libro de Tobit, biblia por la Katolika Kklezio kaj aliaj orientaj kristanaj eklezioj [1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Childs Brevard S. Isaiah and the Assyrian Crisis. Studies in Biblical Theology 2/3. London, (1967).
  • Grayson A. Kirk. "Sennacherib." In Anchor Bible Dictionary. New York, (1992).
  • Luckenbill, Daniel David. Ancient Records of Assyria and Babylonia. Vol. 2: Historical Records of Assyria from Sargon to the End. Chicago. Univ. of Chicago Press, (1927).
  • Roŭ, Georges. Ancient Iraq . 2nd ed. New York. Viking Penguin, (1980).
  • Grabbe L. Lester. Like a bird in a cage. London. Sheffield Academic Press. (2003) ISBN 0-8264-6215-4
  • Gallagher R. William. Sennacherab's campaign to Juda: New Studies. Boston, Brill Press. (1999) ISBN 90-04-11537-4
  • LIPPOLIS C. (eldonisto), “Ninive. Il Palazzo senza eguali di Sennacherib”, Catalogue of the exhibition of Torino July-September 2007, Archivio di Stato di Torino, Silvana Editoriale, Milano, 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]